- 
			
				
Leer por capítulos:
- 
									
   Esperanto									 - 
									
									 
- 
									
									36
									 
									 
									|Mateo 13:36|
									Tiam forsendinte la homamasojn, li venis en la domon; kaj liaj discxiploj venis al li, dirante:Klarigu al ni la parabolon pri la lolo de la kampo.									
									    
								 
- 
									
									37
									 
									 
									|Mateo 13:37|
									Kaj responde li diris:Tiu, kiu semas la bonan semon, estas la Filo de homo;									
									    
								 
- 
									
									38
									 
									 
									|Mateo 13:38|
									kaj la kampo estas la mondo; kaj la bonaj semoj estas la filoj de la regno; kaj la lolo estas la filoj de la malbonulo;									
									    
								 
- 
									
									39
									 
									 
									|Mateo 13:39|
									kaj la malamiko, kiu ilin semis, estas la diablo; kaj la rikolto estas la fino de la mondagxo; kaj la rikoltistoj estas angxeloj.									
									    
								 
- 
									
									40
									 
									 
									|Mateo 13:40|
									Kiel do la lolo estas kolektita kaj bruligita per fajro, tiel estos cxe la fino de la mondagxo.									
									    
								 
- 
									
									41
									 
									 
									|Mateo 13:41|
									La Filo de homo elsendos siajn angxelojn, kaj ili kolektos el lia regno cxiun falpusxilon, kaj cxiujn, kiuj faras maljustecon,									
									    
								 
- 
									
									42
									 
									 
									|Mateo 13:42|
									kaj jxetos ilin en la fornon de fajro; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj.									
									    
								 
- 
									
									43
									 
									 
									|Mateo 13:43|
									Tiam la justuloj brilos kiel la suno en la regno de sia Patro. Kiu havas orelojn, tiu auxdu.									
									    
								 
- 
									
									44
									 
									 
									|Mateo 13:44|
									La regno de la cxielo similas al kasxita en kampo trezoro, kiun viro trovis kaj kasxis, kaj pro gxojo li iras kaj vendas cxion, kion li posedas,  kaj acxetas tiun kampon.									
									    
								 
- 
									
									45
									 
									 
									|Mateo 13:45|
									Cetere, la regno de la cxielo similas al komercisto, sercxanta belajn perlojn;									
									    
								 
 - 
									
 - 
				
Sugerencias
 

Haga clic para leer Juan 16-18