-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Mateo 1:11|
kaj al Josxija naskigxis Jehxonja kaj liaj fratoj, je la tempo de la translogxigxo en Babelon.
-
12
|Mateo 1:12|
Kaj post la translogxigxo en Babelon, al Jehxonja naskigxis SXealtiel, kaj al SXealtiel naskigxis Zerubabel,
-
13
|Mateo 1:13|
kaj al Zerubabel naskigxis Abiud, kaj al Abiud naskigxis Eljakim, kaj al Eljakim naskigxis Azor,
-
14
|Mateo 1:14|
kaj al Azor naskigxis Cadok, kaj al Cadok naskigxis Ahxim, kaj al Ahxim naskigxis Eliud,
-
15
|Mateo 1:15|
kaj al Eliud naskigxis Eleazar, kaj al Eleazar naskigxis Mattan, kaj al Mattan naskigxis Jakob,
-
16
|Mateo 1:16|
kaj al Jakob naskigxis Jozef, edzo de Maria, el kiu estis naskita Jesuo, kiu estas nomata Kristo.
-
17
|Mateo 1:17|
Tial cxiuj generacioj de Abraham gxis David estas dek kvar generacioj, kaj de David gxis la translogxigxo en Babelon dek kvar generacioj, kaj de la translogxigxo en Babelon gxis la Kristo dek kvar generacioj.
-
18
|Mateo 1:18|
Kaj la naskigxo de Jesuo Kristo estis tiamaniere:kiam lia patrino Maria estis fiancxinigita al Jozef, antaux ol ili kunvenis, sxi trovigxis graveda per la Sankta Spirito.
-
19
|Mateo 1:19|
Kaj sxia edzo Jozef, estante justulo, kaj ne volante meti sxin al publika malhonoro, volis sxin sekrete forsendi.
-
20
|Mateo 1:20|
Sed kiam li pripensis tion, jen angxelo de la Eternulo aperis al li en songxo, dirante:Jozef, filo de David, ne timu preni al vi vian edzinon Maria; cxar tio, kio naskigxos de sxi, estas per la Sankta Spirito.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 15-16