-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
13
|Mateo 3:13|
Tiam venis Jesuo el Galileo al Jordan al Johano, por esti baptata de li.
-
14
|Mateo 3:14|
Sed tiu lin malakceptis, dirante:Mi bezonas esti baptata de vi, kaj cxu vi venas al mi?
-
15
|Mateo 3:15|
Sed Jesuo responde diris al li:Lasu do, cxar tiel decas al ni plenumi cxian justecon. Tiam li lasis lin.
-
16
|Mateo 3:16|
Kaj Jesuo, baptite, supreniris tuj el la akvo; kaj jen la cxielo malfermigxis, kaj li vidis la Spiriton de Dio malsuprenirantan kiel kolombo, kaj venantan sur lin;
-
17
|Mateo 3:17|
kaj jen vocxo el la cxielo, dirante:CXi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron.
-
1
|Mateo 4:1|
Tiam Jesuo estis kondukita supren de la Spirito en la dezerton, por esti tentata de la diablo.
-
2
|Mateo 4:2|
Kaj fastinte kvardek tagojn kaj kvardek noktojn, li poste malsatis.
-
3
|Mateo 4:3|
Kaj la tentanto venis, kaj diris al li:Se vi estas Filo de Dio, ordonu, ke tiuj sxtonoj farigxu panoj.
-
4
|Mateo 4:4|
Sed responde li diris:Estas skribite:Ne per la pano sole vivas homo, sed per cxiu vorto, kiu eliras el la busxo de Dio.
-
5
|Mateo 4:5|
Poste la diablo portis lin en la sanktan urbon, kaj starigis lin sur la tegmenta pinto de la templo,
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 15-16