-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
16
|Mateo 4:16|
La popolo, sidanta en mallumo, Ekvidis grandan lumon, Kaj al homoj, sidantaj en lando de ombra morto, ekbrilis lumo.
-
17
|Mateo 4:17|
De tiam Jesuo komencis prediki, kaj diri:Pentu, cxar la regno de la cxielo alproksimigxis.
-
18
|Mateo 4:18|
Kaj piedirante apud la maro de Galileo, li vidis du fratojn, Simonon, kiu estis nomata Petro, kaj Andreon, lian fraton, jxetantajn reton en la maron, cxar ili estis fisxkaptistoj.
-
19
|Mateo 4:19|
Kaj li diris al ili:Venu post mi, kaj mi faros vin kaptistoj de homoj.
-
20
|Mateo 4:20|
Kaj ili tuj forlasis la retojn, kaj sekvis lin.
-
21
|Mateo 4:21|
Kaj antauxenirinte de tie, li vidis aliajn du fratojn, Jakobon, filon de Zebedeo, kaj Johanon, lian fraton, en la sxipeto kun ilia patro Zebedeo, riparantajn siajn retojn; kaj li vokis ilin.
-
22
|Mateo 4:22|
Kaj ili tuj forlasis la sxipeton kaj sian patron, kaj sekvis lin.
-
23
|Mateo 4:23|
Kaj Jesuo trairis tra la tuta Galileo, instruante en iliaj sinagogoj, kaj predikante la evangelion de la regno, kaj kuracante cxian malsanon kaj cxian malfortajxon inter la popolo.
-
24
|Mateo 4:24|
Kaj lia famo disvastigxis en la tuta Sirio; kaj oni alkondukis al li cxiujn malsanulojn, malfortigitajn de diversaj malsanoj kaj turmentoj, demonhavantojn, epilepsiulojn, kaj paralizulojn, kaj li resanigis ilin.
-
25
|Mateo 4:25|
Kaj grandaj homamasoj lin sekvis el Galileo kaj Dekapolis kaj Jerusalem kaj Judujo kaj el trans Jordan.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13