-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Mateo 5:21|
Vi auxdis, ke estas dirite al la antikvuloj:Ne mortigu, kaj kiu mortigos, tiu estos en dangxero de jugxado;
-
22
|Mateo 5:22|
sed mi diras al vi, ke kiu koleras kontraux sia frato, tiu estos en dangxero de jugxado; kaj kiu diros al sia frato:Raka, tiu estos en dangxero de la sinedrio; kaj kiu diros:Malsagxulo, tiu estos en dangxero de Gehena de fajro.
-
23
|Mateo 5:23|
Tial, se vi prezentas vian oferon cxe la altaro, kaj tie memoras, ke via frato havas ion kontraux vi,
-
24
|Mateo 5:24|
lasu tie vian oferon antaux la altaro, kaj foriru, unue pacigxu kun via frato, kaj poste venu kaj prezentu vian oferon.
-
25
|Mateo 5:25|
Konsentu rapide kun via kontrauxulo, dum vi estas kun li sur la vojo, por ke la kontrauxulo ne transdonu vin al la jugxisto, kaj la jugxisto al la subulo, kaj por ke vi ne estu jxetita en malliberejon.
-
26
|Mateo 5:26|
Vere mi diras al vi, ke vi neniel eliros el tie, gxis vi pagos la lastan kodranton.
-
27
|Mateo 5:27|
Vi auxdis, ke estas dirite:Ne adultu;
-
28
|Mateo 5:28|
sed mi diras al vi, ke cxiu, kiu rigardas virinon, por deziri sxin, jam adultis je sxi en sia koro.
-
29
|Mateo 5:29|
Kaj se via dekstra okulo faligas vin, elsxiru kaj forjxetu gxin; cxar estus pli bone por vi, se unu el viaj membroj pereus, ol se via tuta korpo estus jxetita en Gehenan.
-
30
|Mateo 5:30|
Kaj se via dekstra mano faligas vin, detrancxu kaj forjxetu gxin; cxar estus pli bone por vi, se unu el viaj membroj pereus, ol se via tuta korpo irus en Gehenan.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13