-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
3
|Mateo 6:3|
Sed kiam vi donas almozon, ne lasu vian maldekstran manon scii, kion faras via dekstra;
-
4
|Mateo 6:4|
por ke via almozo estu en sekreto; kaj via Patro, kiu vidas en sekreto, vin rekompencos.
-
5
|Mateo 6:5|
Kaj kiam vi pregxas, ne estu kiel la hipokrituloj; cxar ili amas pregxi, starante en la sinagogoj kaj cxe la anguloj de la stratoj, por montri sin al homoj. Vere mi diras al vi:Ili jam ricevas sian rekompencon.
-
6
|Mateo 6:6|
Sed vi, kiam vi pregxas, eniru en vian cxambreton, kaj sxlosinte vian pordon, pregxu al via Patro, kiu estas en sekreto; kaj via Patro, kiu vidas en sekreto, vin rekompencos.
-
7
|Mateo 6:7|
Kaj dum via pregxado ne vante ripetadu, kiel la nacianoj; cxar ili supozas, ke ili estos auxskultitaj pro sia multvorteco.
-
8
|Mateo 6:8|
Ne estu similaj al ili; cxar via Patro scias, kion vi bezonas, antaux ol vi petas de Li.
-
9
|Mateo 6:9|
Vi do pregxu jene:Patro nia, kiu estas en la cxielo, Via nomo estu sanktigita.
-
10
|Mateo 6:10|
Venu Via regno, plenumigxu Via volo, kiel en la cxielo, tiel ankaux sur la tero.
-
11
|Mateo 6:11|
Nian panon cxiutagan donu al ni hodiaux.
-
12
|Mateo 6:12|
Kaj pardonu al ni niajn sxuldojn, kiel ankaux ni pardonas al niaj sxuldantoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13