- 
			
				
 Leer por capítulos:
 - 
									 Esperanto Esperanto
- 
									  
 - 
									
									33
									 
									 
									|Mateo 6:33|
									Sed celu unue Lian regnon kaj Lian justecon, kaj cxio tio estos aldonita al vi.									
     
 - 
									
									34
									 
									 
									|Mateo 6:34|
									Tial ne zorgu pri la morgauxa tago, cxar la morgauxa tago zorgos pri si mem. Suficxa por la tago estas gxia propra malbono.									
     
 - 
									
									1
									 
									 
									|Mateo 7:1|
									Ne jugxu, por ke vi ne estu jugxataj.									
     
 - 
									
									2
									 
									 
									|Mateo 7:2|
									CXar per kia jugxo vi jugxos, per tia vi estos jugxitaj; kaj per kia mezuro vi mezuros, per tia oni mezuros al vi.									
     
 - 
									
									3
									 
									 
									|Mateo 7:3|
									Kaj kial vi rigardas la lignereton en la okulo de via frato, kaj ne pripensas la trabon en via okulo?									
     
 - 
									
									4
									 
									 
									|Mateo 7:4|
									Kiel vi diros al via frato:Lasu min eltiri la lignereton el via okulo;  kaj jen la trabo en via propra okulo?									
     
 - 
									
									5
									 
									 
									|Mateo 7:5|
									Hipokritulo, eligu unue la trabon el via okulo, kaj tiam vi klare vidos,  por eltiri la lignereton el la okulo de via frato.									
     
 - 
									
									6
									 
									 
									|Mateo 7:6|
									Ne donu sanktajxon al la hundoj, nek jxetu viajn perlojn antaux la porkoj; por ke ili ne premu ilin sub la piedoj, nek poste, sin turninte,  dissxiru vin.									
     
 - 
									
									7
									 
									 
									|Mateo 7:7|
									Petu, kaj estos donite al vi; sercxu, kaj vi trovos; frapu, kaj estos malfermite al vi;									
     
 - 
									
									8
									 
									 
									|Mateo 7:8|
									cxar cxiu petanto ricevas, kaj la sercxanto trovas, kaj al la frapanto estos malfermite.									
     
 
- 
									
- 
				- Sugerencias 
 

Haga clic para leer Juan 7-8