-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
9
|Mateo 7:9|
Plue, kiu homo el vi, kies filo de li petos panon, donos al li sxtonon;
-
10
|Mateo 7:10|
aux se li petos fisxon, donos al li serpenton?
-
11
|Mateo 7:11|
Se do vi, estante malbonaj, scias doni bonajn donacojn al viaj filoj, kiom pli certe via Patro, kiu estas en la cxielo, donos bonajxojn al tiuj, kiuj petas de Li?
-
12
|Mateo 7:12|
CXion ajn do, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaux faru al ili; cxar cxi tio estas la legxo kaj la profetoj.
-
13
|Mateo 7:13|
Eniru tra la mallargxa pordo, cxar largxa estas la pordego kaj vasta estas la vojo kondukanta al la pereo, kaj multaj tra gxi eniras.
-
14
|Mateo 7:14|
CXar mallargxa estas la pordo kaj malvastigita estas la vojo kondukanta al la vivo, kaj malmultaj gxin trovas.
-
15
|Mateo 7:15|
Gardu vin kontraux la falsaj profetoj, kiuj venas al vi en sxafaj feloj, sed interne estas rabemaj lupoj.
-
16
|Mateo 7:16|
Per iliaj fruktoj vi konos ilin. CXu el dornarbetoj oni kolektas vinberojn, aux el kardoj figojn?
-
17
|Mateo 7:17|
Tiel cxiu bona arbo donas bonajn fruktojn, sed putra arbo donas malbonajn fruktojn.
-
18
|Mateo 7:18|
Bona arbo ne povas doni malbonajn fruktojn, nek putra arbo doni bonajn fruktojn.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13