- 
			
				
 Leer por capítulos:
 - 
									 Esperanto Esperanto
- 
									  
 - 
									
									19
									 
									 
									|Mateo 7:19|
									CXiu arbo, kiu ne donas bonan frukton, estas dehakata kaj jxetata en fajron.									
     
 - 
									
									20
									 
									 
									|Mateo 7:20|
									Tial per iliaj fruktoj vi konos ilin.									
     
 - 
									
									21
									 
									 
									|Mateo 7:21|
									Ne cxiu, kiu diras al mi:Sinjoro, Sinjoro, eniros en la regnon de la cxielo; sed tiu, kiu plenumas la volon de mia Patro, kiu estas en la cxielo.									
     
 - 
									
									22
									 
									 
									|Mateo 7:22|
									Multaj diros al mi en tiu tago:Sinjoro, Sinjoro, cxu ni ne profetis en via nomo, kaj en via nomo elpelis demonojn, kaj en via nomo faris multajn potencajxojn?									
     
 - 
									
									23
									 
									 
									|Mateo 7:23|
									Kaj tiam mi konfesos al ili:Mi neniam konis vin; forigxu de mi, vi farantoj de maljusteco.									
     
 - 
									
									24
									 
									 
									|Mateo 7:24|
									Tial cxiu, kiu auxdas cxi tiujn miajn parolojn kaj plenumas ilin, estos komparata al sagxa viro, kiu konstruis sian domon sur roko;									
     
 - 
									
									25
									 
									 
									|Mateo 7:25|
									kaj falis pluvo, kaj venis inundoj, kaj blovis ventoj, kaj albatis tiun domon, kaj gxi ne falis; cxar gxi estis fondita sur roko.									
     
 - 
									
									26
									 
									 
									|Mateo 7:26|
									Kaj cxiu, kiu auxdas cxi tiujn miajn parolojn kaj ne plenumas ilin,  estos komparata al viro malsagxa, kiu konstruis sian domon sur la sablo;									
     
 - 
									
									27
									 
									 
									|Mateo 7:27|
									kaj falis pluvo, kaj venis inundoj, kaj blovis ventoj, kaj sin jxetis sur tiun domon, kaj gxi falis; kaj granda estis gxia falo.									
     
 - 
									
									28
									 
									 
									|Mateo 7:28|
									Kaj kiam Jesuo finis tiujn parolojn, la homamasoj miregis pri lia instruado;									
     
 
- 
									
- 
				- Sugerencias 
 

Haga clic para leer Juan 7-8