- 
			
				
 Leer por capítulos:
 - 
									 Esperanto Esperanto
- 
									  
 - 
									
									10
									 
									 
									|Mateo 8:10|
									Kaj kiam Jesuo tion auxdis, li miris, kaj diris al la sekvantoj:Vere mi diras al vi, ke cxe neniu en Izrael mi trovis tiom da fido.									
     
 - 
									
									11
									 
									 
									|Mateo 8:11|
									Kaj mi diras al vi, ke multaj venos el la oriento kaj la okcidento, kaj sidigxos kun Abraham kaj Isaak kaj Jakob en la regno de la cxielo;									
     
 - 
									
									12
									 
									 
									|Mateo 8:12|
									sed la filoj de la regno estos eljxetitaj en la eksteran mallumon; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj.									
     
 - 
									
									13
									 
									 
									|Mateo 8:13|
									Kaj Jesuo diris al la centestro:Iru; kiel vi kredis, tiel estu farite al vi. Kaj lia knabo sanigxis en tiu sama horo.									
     
 - 
									
									14
									 
									 
									|Mateo 8:14|
									Kaj kiam Jesuo venis en la domon de Petro, li vidis lian bopatrinon kusxanta, malsana de febro.									
     
 - 
									
									15
									 
									 
									|Mateo 8:15|
									Kaj li tusxis sxian manon, kaj la febro forlasis sxin; kaj sxi levigxis kaj servis al li.									
     
 - 
									
									16
									 
									 
									|Mateo 8:16|
									Kaj kiam vesperigxis, oni venigis al li multajn demonhavantojn; kaj li elpelis la spiritojn per vorto, kaj sanigis cxiujn malsanulojn;									
     
 - 
									
									17
									 
									 
									|Mateo 8:17|
									por ke plenumigxu tio, kio estis dirita per la profeto Jesaja, nome:Li mem prenis niajn malfortajxojn kaj portis niajn malsanojn.									
     
 - 
									
									18
									 
									 
									|Mateo 8:18|
									Kaj kiam Jesuo vidis cxirkaux si grandan homamason, li ordonis transiri al la alia bordo.									
     
 - 
									
									19
									 
									 
									|Mateo 8:19|
									Kaj venis unu skribisto, kaj diris al li:Majstro, mi vin sekvos, kien ajn vi iros.									
     
 
- 
									
- 
				- Sugerencias 
 

Haga clic para leer Juan 7-8