- 
			
				
 Leer por capítulos:
 - 
									 Esperanto Esperanto
- 
									  
 - 
									
									29
									 
									 
									|Mateo 7:29|
									cxar li instruis ilin, kiel havanta auxtoritaton, kaj ne kiel iliaj skribistoj.									
     
 - 
									
									1
									 
									 
									|Mateo 8:1|
									Kaj kiam li malsupreniris de la monto, lin sekvis grandaj homamasoj.									
     
 - 
									
									2
									 
									 
									|Mateo 8:2|
									Kaj jen venis al li leprulo kaj adorklinigxis al li, dirante:Sinjoro, se vi volas, vi povas min purigi.									
     
 - 
									
									3
									 
									 
									|Mateo 8:3|
									Kaj li etendis la manon kaj tusxis lin, dirante:Mi volas; estu purigita.  Kaj tuj lia lepro estis purigita.									
     
 - 
									
									4
									 
									 
									|Mateo 8:4|
									Kaj Jesuo diris al li:Zorgu, ke vi diru al neniu. Sed iru, montru vin al la pastro, kaj oferu la donon, kiun Moseo ordonis, por atesto al ili.									
     
 - 
									
									5
									 
									 
									|Mateo 8:5|
									Kaj kiam li eniris en Kapernaumon, venis al li centestro, petante lin,									
     
 - 
									
									6
									 
									 
									|Mateo 8:6|
									kaj dirante:Sinjoro, mia knabo kusxas paralizulo en la domo, kaj terure suferas.									
     
 - 
									
									7
									 
									 
									|Mateo 8:7|
									Kaj li diris al li:Mi venos, kaj sanigos lin.									
     
 - 
									
									8
									 
									 
									|Mateo 8:8|
									Kaj la centestro responde diris:Sinjoro, mi ne estas inda, ke vi venu sub mian tegmenton; sed nur parolu vorte, kaj mia knabo sanigxos.									
     
 - 
									
									9
									 
									 
									|Mateo 8:9|
									CXar mi ankaux estas homo sub auxtoritato, havante soldatojn sub mi; kaj mi diras al cxi tiu:Iru; kaj li iras; kaj al alia:Venu; kaj li venas; kaj al mia sklavo:Faru cxi tion; kaj li gxin faras.									
     
 
- 
									
- 
				- Sugerencias 
 

Haga clic para leer Juan 7-8