- 
			
				
 Leer por capítulos:
 - 
									 Esperanto Esperanto
- 
									  
 - 
									
									13
									 
									 
									|Mateo 6:13|
									Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono.									
     
 - 
									
									14
									 
									 
									|Mateo 6:14|
									CXar se vi pardonas al homoj iliajn kulpojn, via Patro cxiela ankaux pardonos al vi.									
     
 - 
									
									15
									 
									 
									|Mateo 6:15|
									Sed se vi ne pardonas al homoj iliajn kulpojn, via Patro ankaux ne pardonos viajn kulpojn.									
     
 - 
									
									16
									 
									 
									|Mateo 6:16|
									Kaj kiam vi fastas, ne estu kiel la hipokrituloj, kun malgxoja mieno;  cxar ili malbeligas sian vizagxon, por ke al homoj ili sxajnu fasti. Vere mi diras al vi:Ili jam ricevas sian rekompencon.									
     
 - 
									
									17
									 
									 
									|Mateo 6:17|
									Sed fastante, vi oleu vian kapon kaj lavu vian vizagxon;									
     
 - 
									
									18
									 
									 
									|Mateo 6:18|
									por ke vi ne al homoj sxajnu fasti, sed al via Patro en sekreto; kaj via Patro, kiu vidas en sekreto, vin rekompencos.									
     
 - 
									
									19
									 
									 
									|Mateo 6:19|
									Ne provizu al vi trezorojn sur la tero, kie tineo kaj rusto konsumas,  kaj kie sxtelistoj trafosas kaj sxtelas;									
     
 - 
									
									20
									 
									 
									|Mateo 6:20|
									sed provizu al vi trezorojn en la cxielo, kie nek tineo nek rusto konsumas, kaj kie sxtelistoj nek trafosas nek sxtelas;									
     
 - 
									
									21
									 
									 
									|Mateo 6:21|
									cxar kie estas via trezoro, tie estos ankaux via koro.									
     
 - 
									
									22
									 
									 
									|Mateo 6:22|
									La lampo de la korpo estas la okulo; se do via okulo estas sendifekta,  via tuta korpo estos luma.									
     
 
- 
									
- 
				- Sugerencias 
 

Haga clic para leer Juan 7-8