-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Mateo 1:21|
Kaj sxi naskos filon; kaj vi nomos lin JESUO; cxar li savos sian popolon de gxiaj pekoj.
-
22
|Mateo 1:22|
Kaj cxio tio okazis, por ke plenumigxu tio, kion la Eternulo parolis per la profeto, dirante:
-
23
|Mateo 1:23|
Jen virgulino gravedigxos kaj naskos filon, Kaj oni donos al li la nomon Emanuel; tio estas, Dio kun ni.
-
24
|Mateo 1:24|
Kaj Jozef, levigxinte el sia dormo, faris, kiel ordonis al li la angxelo de la Eternulo, kaj prenis al si sian edzinon;
-
25
|Mateo 1:25|
kaj li ne ekkonis sxin, gxis sxi naskis filon; kaj li donis al li la nomon JESUO.
-
1
|Mateo 2:1|
Kaj kiam Jesuo estis naskita en Bet-Lehxem de Judujo en la tempo de la regxo Herodo, jen sagxuloj el la oriento venis al Jerusalem, dirante:
-
2
|Mateo 2:2|
Kie estas tiu, kiu estas naskita Regxo de la Judoj? cxar ni vidis lian stelon en la oriento, kaj venis, por adorklinigxi al li.
-
3
|Mateo 2:3|
Kaj kiam la regxo Herodo tion auxdis, li maltrankviligxis, kaj la tuta Jerusalem kun li.
-
4
|Mateo 2:4|
Kaj kunveniginte cxiujn cxefpastrojn kaj skribistojn de la popolo, li demandis al ili, kie la Kristo devas naskigxi.
-
5
|Mateo 2:5|
Kaj ili diris al li:En Bet-Lehxem de Judujo, cxar per la profeto estas skribite jene:
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 1-4