-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
12
|Mateo 15:12|
Tiam veninte, la discxiploj diris al li:CXu vi scias, ke la Fariseoj ofendigxis, kiam ili auxdis tiun diron?
-
13
|Mateo 15:13|
Sed li responde diris:CXiu kreskajxo, kiun mia cxiela Patro ne plantis, estos elradikigita.
-
14
|Mateo 15:14|
Lasu ilin; ili estas blindaj kondukantoj de blinduloj. Kaj se blindulo kondukos blindulon, ambaux falos en fosajxon.
-
15
|Mateo 15:15|
Kaj Petro responde diris al li:Klarigu al ni tiun parabolon.
-
16
|Mateo 15:16|
Kaj li diris:CXu vi ankaux estas ecx ankoraux sen kompreno?
-
17
|Mateo 15:17|
CXu vi ne konscias, ke cxio, eniranta en la busxon, pasas en la ventron kaj estas eljxetata en apartan lokon?
-
18
|Mateo 15:18|
Sed tio, kio eliras el la busxo, elvenas el la koro, kaj profanas la homon.
-
19
|Mateo 15:19|
CXar el la koro eliras malvirtaj pensoj, mortigoj, adultoj, malcxastajxoj, sxteloj, falsatestoj, blasfemoj:
-
20
|Mateo 15:20|
jen tio, kio profanas la homon, sed mangxi kun manoj nelavitaj ne profanas la homon.
-
21
|Mateo 15:21|
Kaj elirinte de tie, Jesuo foriris en la regionojn apud Tiro kaj Cidon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16