-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
13
|Mateo 20:13|
Sed li responde diris al unu el ili:Amiko, mi ne faras al vi maljustajxon; cxu vi ne kontraktis kun mi por unu denaro?
-
14
|Mateo 20:14|
Prenu do la vian kaj foriru; mi volas doni al cxi tiu lasta tiel same, kiel al vi.
-
15
|Mateo 20:15|
CXu ne estas permesate al mi, fari kun la mia tion, kion mi volas? aux cxu via okulo estas malbona tial, ke mi estas bona?
-
16
|Mateo 20:16|
Tiel la lastaj estos unuaj, kaj la unuaj estos lastaj.
-
17
|Mateo 20:17|
Kaj suprenirante al Jerusalem, Jesuo prenis la dek du discxiplojn aparte, kaj sur la vojo li diris al ili:
-
18
|Mateo 20:18|
Jen ni supreniras al Jerusalem; kaj la Filo de homo estos transdonita al la cxefpastroj kaj skribistoj; kaj ili kondamnos lin al morto,
-
19
|Mateo 20:19|
kaj transdonos lin al la nacianoj, por moki kaj skurgxi kaj krucumi; kaj la trian tagon li relevigxos.
-
20
|Mateo 20:20|
Tiam venis al li la patrino de la filoj de Zebedeo, kun siaj filoj, adorklinigxante kaj farante al li peton.
-
21
|Mateo 20:21|
Li diris al sxi:Kion vi volas? SXi diris al li:Ordonu, ke cxi tiuj miaj du filoj povu sidi, unu dekstre de vi kaj la dua maldekstre, en via regno.
-
22
|Mateo 20:22|
Sed Jesuo responde diris:Vi ne scias, kion vi petas. CXu vi povas trinki la kalikon, kiun mi trinkos? Ili diris al li:Ni povas.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 1-4