-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
27
|Mateo 25:27|
pro tio vi devus doni mian monon al la bankistoj, kaj veninte, mi ricevus mian proprajxon kun procento.
-
28
|Mateo 25:28|
Forprenu de li do la talanton, kaj donu gxin al tiu, kiu havas la dek talantojn.
-
29
|Mateo 25:29|
CXar al cxiu, kiu havas, estos donite, kaj li havos abundegon; sed for de tiu, kiu ne havas, ecx tio, kion li havas, estos prenita.
-
30
|Mateo 25:30|
Kaj eljxetu la senutilan serviston en la eksteran mallumon; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj.
-
31
|Mateo 25:31|
Sed kiam la Filo de homo venos en sia gloro, kaj cxiuj angxeloj kun li, tiam li sidos sur la trono de sia gloro;
-
32
|Mateo 25:32|
kaj antaux li kolektigxos cxiuj nacioj, kaj li apartigos ilin unu de alia, kiel pasxtisto apartigas la sxafojn for de la kaproj;
-
33
|Mateo 25:33|
kaj li starigos la sxafojn dekstre de li, kaj la kaprojn maldekstre.
-
34
|Mateo 25:34|
Tiam diros la Regxo al tiuj, kiuj staras dekstre de li:Venu, vi benataj de mia Patro, heredu la regnon preparitan por vi de post la komenco de la mondo;
-
35
|Mateo 25:35|
cxar mi malsatis, kaj vi donis al mi mangxi; mi soifis, kaj vi donis al mi trinki; mi estis fremda, kaj vi gastigis min;
-
36
|Mateo 25:36|
nuda, kaj vi vestis min; mi malsanis, kaj vi vizitis min; mi estis en malliberejo, kaj vi venis al mi.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16