-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
30
|Números 13:30|
Kaj Kaleb trankviligis la popolon antaux Moseo, kaj diris:Ni iros, kaj ni ekposedos gxin, cxar ni povas gxin venki.
-
31
|Números 13:31|
Sed la viroj, kiuj iris kun li, diris:Ni ne povas iri al tiu popolo, cxar gxi estas pli forta ol ni.
-
32
|Números 13:32|
Kaj pri la lando, kiun ili esplorrigardis, ili disvastigis inter la Izraelidoj malbonan famon, dirante:La lando, kiun ni trapasis por esplorrigardi gxin, estas lando, kiu formangxas siajn logxantojn, kaj la tuta popolo, kiun ni vidis en gxi, estas homoj grandkreskaj;
-
33
|Números 13:33|
kaj tie ni vidis la gigantojn, la idojn de Anak el la gigantoj, kaj ni estis en niaj okuloj kiel lokustoj, kaj tiaj ni estis ankaux en iliaj okuloj.
-
1
|Números 14:1|
Tiam tumultigxis la tuta komunumo kaj ekkriis, kaj la popolo ploris en tiu nokto.
-
2
|Números 14:2|
Kaj ekmurmuris kontraux Moseo kaj kontraux Aaron cxiuj Izraelidoj, kaj la tuta komunumo diris al ili:Ho, se ni estus mortintaj en la lando Egipta, aux se ni mortus en cxi tiu dezerto!
-
3
|Números 14:3|
Kaj por kio la Eternulo irigas nin en tiun landon, por ke ni falu de glavo? niaj edzinoj kaj infanoj farigxos militakiro. CXu ne estas pli bone, ke ni revenu Egiptujon?
-
4
|Números 14:4|
Kaj ili diris unu al alia:Ni starigu al ni estron, kaj ni reiru Egiptujon.
-
5
|Números 14:5|
Tiam Moseo kaj Aaron jxetigxis vizagxaltere antaux la tuta anaro de la komunumo de la Izraelidoj.
-
6
|Números 14:6|
Kaj Josuo, filo de Nun, kaj Kaleb, filo de Jefune, el tiuj, kiuj esplorrigardis la landon, dissxiris siajn vestojn,
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3