-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
7
|Números 14:7|
kaj ili diris al la tuta komunumo de la Izraelidoj jene:La lando, kiun ni trapasis, por esplorrigardi gxin, tiu lando estas tre, tre bona.
-
8
|Números 14:8|
Se la Eternulo estos favorkora al ni, Li venigos nin en tiun landon kaj donos gxin al ni, tiun landon, en kiu fluas lakto kaj mielo.
-
9
|Números 14:9|
Nur ne ribelu kontraux la Eternulo, kaj ne timu la popolon de la lando, cxar nia mangxotajxo ili estas; ilia sxirmo forigxis de ili, kaj la Eternulo estas kun ni; ne timu ilin.
-
10
|Números 14:10|
Kaj la tuta komunumo diris, ke oni mortigu ilin per sxtonoj. Sed la majesto de la Eternulo aperis en la tabernaklo de kunveno antaux cxiuj Izraelidoj.
-
11
|Números 14:11|
Kaj la Eternulo diris al Moseo:GXis kiam incitados Min cxi tiu popolo? kaj gxis kiam gxi ne kredos al Mi, malgraux cxiuj pruvosignoj, kiujn Mi faris meze de gxi?
-
12
|Números 14:12|
Mi frapos gxin per pesto kaj ekstermos gxin, kaj Mi faros el vi popolon pli grandan kaj pli fortan ol gxi.
-
13
|Números 14:13|
Sed Moseo diris al la Eternulo:Auxdos la Egiptoj, el inter kiuj Vi elkondukis cxi tiun popolon per Via forto,
-
14
|Números 14:14|
kaj ili diros al la logxantoj de tiu lando, kiuj auxdis, ke Vi, la Eternulo, estas meze de cxi tiu popolo, kaj ke Vi, la Eternulo, montris Vin al ili okulon kontraux okulo, kaj ke Via nubo staras super ili, kaj ke Vi iras antaux ili dum la tago en nuba kolono kaj dum la nokto en kolono fajra;
-
15
|Números 14:15|
se Vi ekstermos cxi tiun popolon kiel unu homon, tiam la popoloj, kiuj auxdis la famon pri Vi, dirus:
-
16
|Números 14:16|
CXar la Eternulo ne povis venigi cxi tiun popolon en la landon, pri kiu Li jxuris al ili, tial Li bucxis ilin en la dezerto.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Reyes 20-21