-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
17
|Números 14:17|
Nun montrigxu do granda la forto de mia Sinjoro, laux la parolo, kiun Vi diris:
-
18
|Números 14:18|
La Eternulo estas longepacienca kaj multe favorkora; Li pardonas kulpon kaj krimon, sed antaux Li neniu estas senkulpa; Li punas la kulpon de patroj sur filoj kaj nepoj, en la tria kaj kvara generacioj.
-
19
|Números 14:19|
Ho, pardonu la kulpon de cxi tiu popolo laux Via granda favorkoreco kaj kiel Vi pardonadis al cxi tiu popolo de Egiptujo gxis nun.
-
20
|Números 14:20|
Kaj la Eternulo diris:Mi pardonis konforme al via diro;
-
21
|Números 14:21|
sed kiel Mi vivas kaj kiel de la gloro de la Eternulo estas plena la tuta tero,
-
22
|Números 14:22|
cxiuj homoj, kiuj vidis Mian gloron kaj Miajn pruvosignojn, kiujn Mi faris en Egiptujo kaj en la dezerto, kaj provis Min jam dek fojojn kaj ne auxskultis Mian vocxon,
-
23
|Números 14:23|
ne vidos la landon, pri kiu Mi jxuris al iliaj patroj, kaj cxiuj, kiuj incitis Min, ne vidos gxin.
-
24
|Números 14:24|
Sed Mian sklavon Kaleb, cxar estis en li spirito alia kaj li estis obeema al Mi, lin Mi venigos en la landon, en kiun li iris, kaj lia idaro heredos gxin.
-
25
|Números 14:25|
Sed la Amalekidoj kaj Kanaanidoj logxas en la valo; morgaux turnu vin kaj ekiru en la dezerton sur la vojo al la Rugxa Maro.
-
26
|Números 14:26|
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Juan 1-5