-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
28
|Números 18:28|
Tiamaniere vi ankaux alportos oferdonon al la Eternulo el cxiuj viaj dekonajxoj, kiujn vi prenos de la Izraelidoj; kaj vi donos el ili la oferdonon, destinitan por la Eternulo, al la pastro Aaron.
-
29
|Números 18:29|
El cxiuj ricevataj donacoj alportu oferdonon al la Eternulo, el cxio plej bona en gxi gxian parton konsekritan.
-
30
|Números 18:30|
Kaj diru al ili:Kiam vi alportos el tio la plej bonan parton, tiam gxi estos kalkulata al la Levidoj kiel enspezo el la garbejo kaj kiel enspezo el la vinpremejo.
-
31
|Números 18:31|
Kaj vi povas tion mangxi sur cxiu loko, vi kaj via domo; cxar tio estas pago al vi pro via servado en la tabernaklo de kunveno.
-
32
|Números 18:32|
Kaj vi ne portos pri tio pekon, kiam vi alportos la plej bonan parton el tio; kaj vi ne malsanktigos la konsekritajxon de la Izraelidoj, kaj vi ne mortos.
-
1
|Números 19:1|
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:
-
2
|Números 19:2|
Jen estas la instrukcio de la legxo, kiun la Eternulo starigis, dirante:Diru al la Izraelidoj, ke ili venigu al vi bovinon rugxan, sanan, kiu ne havas difekton kaj sur kiun ne estis metita jugo.
-
3
|Números 19:3|
Kaj donu gxin al Eleazar, la pastro, kaj li elkonduku gxin ekster la tendaron, kaj oni bucxu gxin antaux li.
-
4
|Números 19:4|
Kaj Eleazar, la pastro, prenu iom el gxia sango per sia fingro kaj aspergu sep fojojn per gxia sango en la direkto al la antauxa parto de la tabernaklo de kunveno.
-
5
|Números 19:5|
Kaj oni forbruligu la bovinon antaux liaj okuloj:gxian felon kaj gxian karnon kaj gxian sangon kune kun gxia sterko oni forbruligu.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Reyes 22-23