-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
4
|Números 20:4|
Kaj kial vi venigis la komunumon de la Eternulo en cxi tiun dezerton, por ke ni mortu cxi tie kune kun niaj brutoj?
-
5
|Números 20:5|
Kaj por kio vi elirigis nin el Egiptujo, por venigi nin al cxi tiu malbona loko, kie oni ne povas semi, kie ne ekzistas figarboj nek vinberoj nek granatoj, kaj kie ne ekzistas akvo por trinki?
-
6
|Números 20:6|
Tiam Moseo kaj Aaron iris de antaux la komunumo al la pordo de la tabernaklo de kunveno kaj jxetigxis vizagxaltere, kaj la majesto de la Eternulo aperis al ili.
-
7
|Números 20:7|
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
-
8
|Números 20:8|
Prenu la bastonon kaj kunvenigu la komunumon, vi kaj via frato Aaron, kaj parolu antaux iliaj okuloj al la roko, kaj gxi donos sian akvon; kaj vi elirigos por ili akvon el la roko, kaj vi trinkigos la komunumon kaj gxiajn brutojn.
-
9
|Números 20:9|
Kaj Moseo prenis la bastonon de antaux la Eternulo, kiel Li ordonis al li.
-
10
|Números 20:10|
Kaj Moseo kaj Aaron kunvenigis la komunumon antaux la rokon, kaj li diris al ili:Auxskultu, ho ribeluloj, cxu el cxi tiu roko ni elirigu por vi akvon?
-
11
|Números 20:11|
Kaj Moseo levis sian manon kaj frapis la rokon per sia bastono du fojojn; kaj ekfluis multe da akvo, kaj trinkis la komunumo kaj gxiaj brutoj.
-
12
|Números 20:12|
Tiam la Eternulo diris al Moseo kaj al Aaron:Pro tio, ke vi ne kredis je Mi, por montri Min sankta en la okuloj de la Izraelidoj, tial vi ne venigos cxi tiun komunumon en la landon, kiun Mi donas al ili.
-
13
|Números 20:13|
Tio estas la Akvo de Malpaco, cxe kiu la Izraelidoj malpacis kontraux la Eternulo kaj per kiu Li montris Sin sankta al ili.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Juan 1-5