-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
16
|Números 19:16|
Kaj cxiu, kiu ektusxis sur kampo glavmortigiton aux mortinton aux oston de homo aux tombon, estos malpura dum sep tagoj.
-
17
|Números 19:17|
Oni prenu por la malpurulo iom el la cindro de la bruligita pekofero kaj versxu sur gxin akvon vivan en vazon;
-
18
|Números 19:18|
kaj viro pura prenu hisopon kaj trempu gxin en akvo, kaj aspergu la tendon kaj cxiujn vazojn, kaj la homojn, kiuj tie estis, kaj la tusxinton de la osto aux de la mortigito aux de la mortinto aux de la tombo.
-
19
|Números 19:19|
Kaj la purulo aspergu la malpurulon en la tria tago kaj en la sepa tago kaj senpekigu lin en la sepa tago; kaj li lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj vespere li estos pura.
-
20
|Números 19:20|
Kaj se iu estos malpura kaj ne senpekigos sin, tiu ekstermigxos el inter la komunumo, cxar li malpurigis la sanktejon de la Eternulo:li ne estas aspergita per puriga akvo, li estas malpura.
-
21
|Números 19:21|
Kaj tio estu por vi legxo eterna. Kaj tiu, kiu aspergis per la puriga akvo, lavu siajn vestojn; kaj la ektusxinto de la puriga akvo estos malpura gxis la vespero.
-
22
|Números 19:22|
Kaj cxio, kion ektusxos la malpurulo, estos malpura; kaj la homo, kiu ektusxis, estos malpura gxis la vespero.
-
1
|Números 20:1|
Kaj venis la Izraelidoj, la tuta komunumo, en la dezerton Cin en la unua monato; kaj la popolo eklogxis en Kadesx, kaj tie mortis Mirjam kaj estis tie enterigita.
-
2
|Números 20:2|
Kaj ne estis akvo por la komunumo, kaj ili kolektigxis kontraux Moseo kaj Aaron.
-
3
|Números 20:3|
Kaj la popolo malpacis kontraux Moseo, kaj ili diris jene:Ho, kial ni ne mortis tiam, kiam mortis niaj fratoj antaux la Eternulo!
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Juan 1-5