-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|1 Samuel 14:1|
Unu tagon Jonatan, filo de Saul, diris al sia junulo armilportisto:Venu, ni transiru al la garnizono de la Filisxtoj, kiu estas tie transe; sed al sia patro li tion ne diris.
-
2
|1 Samuel 14:2|
Kaj Saul estis en la randa parto de Gibea, sub granatarbo, kiu estis en Migron; kaj da popolo estis kun li cxirkaux sescent homoj.
-
3
|1 Samuel 14:3|
Kaj Ahxija, filo de Ahxitub, frato de Ikabod, filo de Pinahxas, filo de Eli, la pastro de la Eternulo en SXilo, estis portanto de la efodo; kaj la popolo ne sciis, ke Jonatan foriris.
-
4
|1 Samuel 14:4|
Inter la pasejoj, tra kiuj Jonatan volis transiri al la garnizono de la Filisxtoj, estis pinta roko sur unu flanko kaj pinta roko sur la dua flanko; la nomo de unu estis Bocec, kaj la nomo de la dua estis Sene.
-
5
|1 Samuel 14:5|
Unu roko elstaris norde kontraux Mihxmasx, kaj la dua sude kontraux Geba.
-
6
|1 Samuel 14:6|
Kaj Jonatan diris al sia junulo armilportisto:Venu, ni transiru al la garnizono de tiuj necirkumciditoj; eble la Eternulo ion faros por ni; cxar por la Eternulo ne estas malfacile helpi per multo aux per malmulto.
-
7
|1 Samuel 14:7|
Kaj lia armilportisto diris al li:Faru cxion, kion diras al vi via koro; iru antauxen, mi iros kun vi, kien vi volas.
-
8
|1 Samuel 14:8|
Tiam Jonatan diris:Jen ni transiros al tiuj homoj, kaj montros nin al ili.
-
9
|1 Samuel 14:9|
Se ili diros al ni tiel:Restu, gxis ni atingos vin-tiam ni haltos sur nia loko kaj ne supreniros al ili;
-
10
|1 Samuel 14:10|
sed se ili diros tiel:Venu al ni supren-tiam ni supreniros; cxar la Eternulo transdonis ilin en niajn manojn, kaj tio estos por ni pruvosigno.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 9-11