-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|1 Samuel 14:21|
Kaj la Hebreoj, kiuj estis kun la Filisxtoj antauxe kaj venis kune kun ili en tendaro cxirkauxen, ili ankaux aligxis al la Izraelidoj, kiuj estis kun Saul kaj Jonatan.
-
22
|1 Samuel 14:22|
Kaj cxiuj Izraelidoj, kiuj sin kasxis sur la monto de Efraim, auxdis, ke la Filisxtoj forkuras, kaj ili ankaux aligxis kontraux ili batale.
-
23
|1 Samuel 14:23|
Kaj la Eternulo helpis en tiu tago Izraelon; la batalo dauxris gxis Bet-Aven.
-
24
|1 Samuel 14:24|
La Izraelidoj estis lacaj en tiu tago; sed Saul jxurligis la popolon, dirante:Malbenita estu tiu, kiu mangxos panon antaux la vespero, antaux ol mi vengxos al miaj malamikoj. Kaj la tuta popolo ne gustumis panon.
-
25
|1 Samuel 14:25|
Kaj cxiuj venis en arbaron; kaj tie estis mielo sur la tero.
-
26
|1 Samuel 14:26|
Kiam la popolo venis en la arbaron, ili vidis, ke jen fluas la mielo; sed neniu levis sian manon al la busxo, cxar la popolo timis la jxuron.
-
27
|1 Samuel 14:27|
Sed Jonatan ne auxdis, kiam lia patro jxurligis la popolon; kaj li etendis la pinton de la bastono, kiu estis en lia mano, kaj trempis gxin en la mielcxelaro, kaj almetis sian manon al la busxo, kaj liaj okuloj revigligxis.
-
28
|1 Samuel 14:28|
Tiam unu el la popolo ekparolis, kaj diris:Via patro jxurligis la popolon, dirante:Malbenita estu tiu, kiu ion mangxos hodiaux; kaj la popolo lacigxis.
-
29
|1 Samuel 14:29|
Tiam Jonatan diris:Mia patro malgajigis la landon; rigardu, kiel revigligxis miaj okuloj, kiam mi gustumis iom el cxi tiu mielo.
-
30
|1 Samuel 14:30|
Se la popolo mangxus hodiaux el la militakirajxo, kion gxi prenis de siaj malamikoj kaj kion gxi trovis, cxu nun ne pligrandigxus la venkobato kontraux la Filisxtoj?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 9-11