-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
41
|1 Samuel 14:41|
Kaj Saul diris al la Eternulo, Dio de Izrael:Montru, kiu estas prava. Tiam estis trafitaj Jonatan kaj Saul, sed la popolo eliris senkulpa.
-
42
|1 Samuel 14:42|
Tiam Saul diris:Lotu inter mi kaj mia filo Jonatan. Kaj trafita estis Jonatan.
-
43
|1 Samuel 14:43|
Tiam Saul diris al Jonatan:Raportu al mi, kion vi faris. Kaj Jonatan raportis al li kaj diris:Mi gustumis per la pinto de la bastono, kiu estas en mia mano, iom da mielo:nun mi mortu.
-
44
|1 Samuel 14:44|
Kaj Saul diris:Dio faru tiel kaj pli; Jonatan devas morti.
-
45
|1 Samuel 14:45|
Sed la popolo diris al Saul:CXu devas morti Jonatan, kiu faris tiun grandan helpon al Izrael? ho, neniel! kiel vivas la Eternulo, ecx unu haro de lia kapo ne falu sur la teron, cxar kun Dio li agis hodiaux. Kaj la popolo liberigis Jonatanon, kaj li ne mortis.
-
46
|1 Samuel 14:46|
Kaj Saul foriris de la Filisxtoj, kaj la Filisxtoj iris sur sian lokon.
-
47
|1 Samuel 14:47|
Kaj Saul prenis en siajn manojn la regadon super Izrael, kaj li militis cxirkauxe kontraux cxiuj siaj malamikoj, kontraux Moab kaj kontraux la Amonidoj kaj kontraux Edom kaj kontraux la regxoj de Coba kaj kontraux la Filisxtoj; kaj kien ajn li sin direktis, li venkobatis.
-
48
|1 Samuel 14:48|
Li arangxis militistaron kaj venkobatis Amalekon kaj liberigis Izraelon el la manoj de liaj rabantoj.
-
49
|1 Samuel 14:49|
La filoj de Saul estis:Jonatan kaj Jisxvi kaj Malki-SXua; kaj la nomoj de liaj du filinoj estis:la nomo de la unuenaskita estis Merab, kaj la nomo de la pli juna estis Mihxal.
-
50
|1 Samuel 14:50|
Kaj la nomo de la edzino de Saul estis Ahxinoam, filino de Ahximaac; kaj la nomo de lia militestro estis Abner, filo de Ner kaj onklo de Saul.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 39-40