-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
31
|1 Samuel 14:31|
Kaj ili venkobatis en tiu tago la Filisxtojn de Mihxmasx gxis Ajalon; kaj la popolo forte lacigxis.
-
32
|1 Samuel 14:32|
Kaj la popolo jxetis sin sur la militakirajxon; kaj ili prenis sxafojn kaj bovojn kaj bovidojn kaj bucxis ilin sur la tero, kaj la popolo mangxis kune kun la sango.
-
33
|1 Samuel 14:33|
Oni raportis al Saul, dirante:Jen la popolo pekas antaux la Eternulo, mangxante kun la sango. Kaj li diris:Vi faris kontrauxlegxajxon; rulu nun al mi grandan sxtonon.
-
34
|1 Samuel 14:34|
Kaj Saul diris:Disiru en la popolon, kaj diru al gxi:CXiu alkonduku al mi sian bovon kaj sian sxafon, kaj bucxu gxin cxi tie kaj mangxu, kaj ne peku antaux la Eternulo, mangxante kun la sango. Kaj cxiu el la popolo propramane alkondukis en tiu nokto sian bovon kaj bucxis tie.
-
35
|1 Samuel 14:35|
Kaj Saul konstruis altaron al la Eternulo; tio estis la unua altaro, kiun li konstruis al la Eternulo.
-
36
|1 Samuel 14:36|
Kaj Saul diris:Ni postkuru la Filisxtojn en la nokto kaj ni prirabu ilin, gxis eklumos la mateno, kaj ni neniun restigu el ili. Kaj ili diris:Faru cxion, kio placxas al vi. Kaj la pastro diris:Ni turnu nin cxi tie al Dio.
-
37
|1 Samuel 14:37|
Kaj Saul demandis Dion:CXu mi iru post la Filisxtoj? cxu Vi transdonos ilin en la manojn de la Izraelidoj? Sed Li ne respondis al li en tiu tago.
-
38
|1 Samuel 14:38|
Tiam Saul diris:Venu cxi tien cxiuj estroj de la popolo; eksciu kaj vidu, en kio konsistis la peko hodiaux.
-
39
|1 Samuel 14:39|
CXar kiel vivas la Eternulo, la helpanto de Izrael:se la kulpo estas en Jonatan, mia filo, li estos mortigita. Sed neniu el la tuta popolo respondis al li.
-
40
|1 Samuel 14:40|
Tiam li diris al cxiuj Izraelidoj:Vi estos sur unu flanko, kaj mi kun mia filo Jonatan estos sur la dua flanko. Kaj la popolo respondis al Saul:Faru tion, kio placxas al vi.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 39-40