-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
17
|1 Samuel 19:17|
Kaj Saul diris al Mihxal:Kial vi tiel trompis min kaj foririgis mian malamikon, ke li savigxu? Kaj Mihxal diris al Saul:Li diris al mi:Foririgu min, cxar alie mi vin mortigos.
-
18
|1 Samuel 19:18|
Dume David forkuris kaj savigxis, kaj venis al Samuel en Raman, kaj rakontis al li cxion, kion faris al li Saul. Kaj li kaj Samuel iris kaj restis en Najot.
-
19
|1 Samuel 19:19|
Kaj oni raportis al Saul, dirante:Jen David estas nun en Najot, en la regiono de Rama.
-
20
|1 Samuel 19:20|
Tiam Saul sendis senditojn, por preni Davidon. Sed ili ekvidis aron da profetoj, kiuj estis profetantaj, kaj Samuelon, kiu staris super ili; kaj venis sur la senditojn de Saul la spirito de Dio, kaj ili ankaux ekprofetis.
-
21
|1 Samuel 19:21|
Kiam oni tion raportis al Saul, li sendis aliajn senditojn; sed ankaux ili ekprofetis. Kaj Saul plue sendis triajn senditojn, sed ankaux ili ekprofetis.
-
22
|1 Samuel 19:22|
Tiam li mem iris en Raman, kaj venis al la granda puto, kiu estas en Sehxu, kaj demandis:Kie estas Samuel kaj David? Kaj oni respondis:En Najot, en la regiono de Rama.
-
23
|1 Samuel 19:23|
Kaj li iris tien, en Najoton en la Rama regiono; sed tiam ankaux sur lin venis la spirito de Dio, kaj li iris cxiam profetante, gxis li venis en Najoton en la Rama regiono.
-
24
|1 Samuel 19:24|
Kaj li ankaux demetis siajn vestojn, kaj li ankaux profetis antaux Samuel, kaj li kusxis senveste dum tiu tuta tago kaj dum la tuta nokto. Tial oni diras:CXu ankaux Saul estas inter la profetoj?
-
1
|1 Samuel 20:1|
Sed David forkuris el Najot en la Rama regiono, kaj venis, kaj diris al Jonatan:Kion mi faris? kio estas mia krimo? kaj kio estas mia peko antaux via patro, ke li volas forpreni mian animon?
-
2
|1 Samuel 20:2|
Sed tiu diris al li:Tio certe ne farigxos, vi ne mortos; mia patro faras nenian aferon grandan aux malgrandan, ne sciigante tion al mi; kial do mia patro kasxus antaux mi cxi tiun aferon? tio ne farigxos.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 1-4