-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
27
|1 Samuel 18:27|
David levigxis kaj iris kun siaj viroj kaj mortigis el la Filisxtoj ducent virojn, kaj David alportis iliajn prepuciojn en plena nombro al la regxo, por boparencigxi kun la regxo. Kaj Saul donis al li sian filinon Mihxal kiel edzinon.
-
28
|1 Samuel 18:28|
Kaj Saul vidis kaj komprenis, ke la Eternulo estas kun David, kaj ke Mihxal, la filino de Saul, lin amas.
-
29
|1 Samuel 18:29|
Tiam Saul ankoraux pli ektimis Davidon, kaj Saul farigxis malamiko de David por cxiam.
-
30
|1 Samuel 18:30|
La estroj de la Filisxtoj eliradis, kaj cxiufoje, kiam ili eliris, David agis pli prudente ol cxiuj servantoj de Saul, kaj lia nomo farigxis tre glora.
-
1
|1 Samuel 19:1|
Saul diris al sia filo Jonatan kaj al cxiuj siaj servantoj, ke ili mortigu Davidon.
-
2
|1 Samuel 19:2|
Sed Jonatan, filo de Saul, tre amis Davidon. Kaj Jonatan sciigis al David, dirante:Mia patro Saul intencas mortigi vin; tial gardu vin, mi petas, morgaux matene:iru en sekretan lokon kaj kasxu vin.
-
3
|1 Samuel 19:3|
Kaj mi eliros kaj starigxos apud mia patro sur tiu kampo, kie vi estos, kaj mi parolos pri vi al mia patro; kaj kiam mi vidos, kiel la afero staras, mi diros al vi.
-
4
|1 Samuel 19:4|
Kaj Jonatan parolis pri David bonon al sia patro Saul, kaj diris al li:La regxo ne peku kontraux sia sklavo David, cxar li ne pekis kontraux vi kaj cxar liaj agoj estas tre bonaj por vi;
-
5
|1 Samuel 19:5|
li riskis sian vivon kaj mortigis la Filisxton, kaj la Eternulo faris grandan savon al la tuta Izrael; vi tion vidis, kaj vi gxojis; kial do vi volas peki kontraux senkulpa sango kaj mortigi Davidon senkauxze?
-
6
|1 Samuel 19:6|
Kaj Saul auxskultis la vocxon de Jonatan, kaj Saul jxuris:Mi jxuras per la Eternulo, li ne mortos.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16