-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
7
|1 Samuel 18:7|
Kaj la ludantaj virinoj kantis unuj al la aliaj, kaj diris: Saul frapis milojn, Kaj David dekmilojn.
-
8
|1 Samuel 18:8|
Kaj tio tre kolerigis Saulon kaj ne placxis al li, kaj li diris:Ili donis al David dekmilojn, kaj al mi ili donis milojn; nun mankas al li ankoraux nur la regxeco.
-
9
|1 Samuel 18:9|
De tiu tago kaj plue Saul malamike rigardadis Davidon.
-
10
|1 Samuel 18:10|
En la morgauxa tago okazis, ke la malbona spirito, sendita de Dio, atakis Saulon, kaj li furiozis en sia domo, kaj David ludis per sia mano, kiel cxiutage, kaj en la mano de Saul estis lanco.
-
11
|1 Samuel 18:11|
Kaj Saul jxetis la lancon, kaj pensis:Mi alpikos Davidon al la muro. Sed David forturnis sin de li du fojojn.
-
12
|1 Samuel 18:12|
Tiam Saul ektimis Davidon, cxar la Eternulo estis kun li, kaj de Saul Li Sin forturnis.
-
13
|1 Samuel 18:13|
Kaj Saul forigis lin de si kaj faris lin milestro, kaj li iradis kaj venadis antaux la popolo.
-
14
|1 Samuel 18:14|
Kaj David estis prudenta en cxiuj siaj agoj, kaj la Eternulo estis kun li.
-
15
|1 Samuel 18:15|
Kaj Saul vidis, ke li agas tre prudente, kaj li timis lin.
-
16
|1 Samuel 18:16|
Sed la tuta Izrael kaj Jehuda amis Davidon pro tio, kiamaniere li iradis kaj venadis antaux ili.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Reyes 15-17