-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
45
|1 Samuel 17:45|
Sed David diris al la Filisxto:Vi iras kontraux min kun glavo, lanco, kaj sxildo; kaj mi iras kontraux vin en la nomo de la Eternulo Cebaot, la Dio de la militistaro de Izrael, kiun vi malhonoris.
-
46
|1 Samuel 17:46|
Hodiaux la Eternulo transdonos vin en mian manon, ke mi venkobatu vin kaj deprenu de vi vian kapon, kaj por ke mi donu hodiaux la kadavrojn de la Filisxtaj tacxmentoj al la birdoj de la cxielo kaj al la bestoj de la tero, por ke eksciu la tuta tero, ke Izrael havas Dion.
-
47
|1 Samuel 17:47|
Kaj ekscios cxi tiu tuta komunumo, ke ne per glavo kaj lanco savas la Eternulo, cxar de la Eternulo dependas la milito, kaj Li transdonos vin en niajn manojn.
-
48
|1 Samuel 17:48|
Kaj kiam la Filisxto levigxis kaj ekiris, por alproksimigxi al David, tiam David rapide ekkuris al la fronto kontraux la Filisxton.
-
49
|1 Samuel 17:49|
Kaj David etendis sian manon al la vazo, kaj prenis el tie sxtonon, jxetis per la jxetilo kaj trafis la Filisxton en lian frunton, kaj la sxtono penetris en lian frunton, kaj li falis kun la vizagxo sur la teron.
-
50
|1 Samuel 17:50|
Tiamaniere David venkis la Filisxton per la jxetilo kaj per la sxtono, kaj batis la Filisxton kaj mortigis lin, kvankam glavo ne estis en la mano de David.
-
51
|1 Samuel 17:51|
David alkuris, starigxis super la Filisxto, prenis lian glavon, elprenis gxin el la ingo, kaj mortigis lin, kaj dehakis per gxi lian kapon. Kiam la Filisxtoj vidis, ke ilia fortegulo mortis, ili forkuris.
-
52
|1 Samuel 17:52|
Tiam levigxis la viroj de Izrael kaj Jehuda, kaj ekkriis, kaj postkuris la Filisxtojn gxis la eniro en la valon kaj gxis la pordego de Ekron. Kaj falis la mortigitoj el la Filisxtoj sur la vojo al SXaaraim, gxis Gat kaj gxis Ekron.
-
53
|1 Samuel 17:53|
Kaj la Izraelidoj revenis de la kurado post la Filisxtoj kaj disrabis ilian tendaron.
-
54
|1 Samuel 17:54|
Kaj David prenis la kapon de la Filisxto, kaj alportis gxin en Jerusalemon, kaj liajn armilojn li metis en sian tendon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16