-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
15
|1 Samuel 17:15|
Sed David venadis al Saul kaj reiradis de li, por pasxti la sxafojn de sia patro en Bet-Lehxem.
-
16
|1 Samuel 17:16|
La Filisxto eliradis matene kaj vespere, kaj starigxadis dum kvardek tagoj.
-
17
|1 Samuel 17:17|
Kaj Jisxaj diris al sia filo David:Prenu por viaj fratoj cxi tiun efon da rostitaj grajnoj kaj cxi tiujn dek panojn, kaj kuru en la tendaron al viaj fratoj;
-
18
|1 Samuel 17:18|
kaj cxi tiujn dek fromagxojn alportu al la milestro, kaj rigardu, kiel fartas viaj fratoj, kaj prenu ilian komision.
-
19
|1 Samuel 17:19|
Kaj Saul kaj ili kaj cxiuj viroj de Izrael estis en la valo de Ela, militante kontraux la Filisxtoj.
-
20
|1 Samuel 17:20|
Kaj David levigxis frue matene, lasis la sxafojn al la gardisto, prenis la portotajxon kaj iris, kiel ordonis al li Jisxaj, kaj venis al la tendaro, kiam la militistaro eliris por sin arangxi kaj oni trumpetis por batalo.
-
21
|1 Samuel 17:21|
Kaj arangxis sin la Izraelidoj kaj la Filisxtoj, fronton kontraux fronto.
-
22
|1 Samuel 17:22|
David lasis la vazojn, kiujn li portis, cxe la gardisto de ilaroj, kuris al la fronto, kaj demandis pri la farto de siaj fratoj.
-
23
|1 Samuel 17:23|
Dum li parolis kun ili, jen la grandegulo, Goljat la Filisxto estis lia nomo, el Gat, eliris el la vicoj de la Filisxtoj kaj komencis paroli kiel antauxe; kaj David tion auxdis.
-
24
|1 Samuel 17:24|
Kaj cxiuj Izraelidoj, ekvidinte tiun viron, forkuris de li kaj tre timis.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16