-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
18
|1 Samuel 16:18|
Tiam unu el la junuloj respondis kaj diris:CXe Jisxaj la Bet-Lehxemano mi vidis filon, kiu povoscias ludi, kaj li estas fortulo kaj militkapablulo kaj prudenta en siaj paroloj kaj belaspekta, kaj la Eternulo estas kun li.
-
19
|1 Samuel 16:19|
Kaj Saul sendis senditojn al Jisxaj, kaj dirigis:Sendu al mi vian filon David, kiu estas cxe la sxafoj.
-
20
|1 Samuel 16:20|
Tiam Jisxaj prenis azenon, sxargxitan per pano, kaj felsakon kun vino, kaj unu kapridon, kaj li sendis tion per sia filo David al Saul.
-
21
|1 Samuel 16:21|
Kaj David venis al Saul, kaj ekservis antaux li; kaj cxi tiu tre ekamis lin, kaj li farigxis lia armilportisto.
-
22
|1 Samuel 16:22|
Kaj Saul sendis al Jisxaj, por diri:Mi petas, David restu cxe mi, cxar li placxas al mi.
-
23
|1 Samuel 16:23|
Kaj cxiufoje, kiam la spirito, sendita de Dio, atakis Saulon, David prenadis la harpon kaj ludadis per sia mano; tiam al Saul farigxadis pli facile kaj bone, kaj la malbona spirito forigxadis de li.
-
1
|1 Samuel 17:1|
La Filisxtoj kolektis siajn militistarojn por milito, kaj kunigxis apud Sohxo de Jehuda, kaj starigxis tendare inter Sohxo kaj Azeka, en Efes-Damim.
-
2
|1 Samuel 17:2|
Kaj Saul kaj la viroj de Izrael kolektigxis, kaj starigxis tendare en la valo de Ela, kaj pretigis sin por batalo kontraux la Filisxtoj.
-
3
|1 Samuel 17:3|
La Filisxtoj staris sur la monto unuflanke, kaj la Izraelidoj staris sur la monto duaflanke, kaj la valo estis inter ili.
-
4
|1 Samuel 17:4|
Kaj eliris grandegulo el la tendaroj de la Filisxtoj; lia nomo estis Goljat, el Gat; lia alteco estis ses ulnoj kaj unu manlargxo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16