-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
23
|1 Samuel 15:23|
CXar malobeo estas kiel peko de sorcxado, kaj neplenumo estas kiel peko de idolservado. Pro tio, ke vi malsxatis la diron de la Eternulo, Li malsxatis vin, ke vi ne estu plu regxo.
-
24
|1 Samuel 15:24|
Tiam Saul diris al Samuel:Mi pekis, cxar mi malobeis la diron de la Eternulo kaj viajn vortojn; mi timis la popolon, kaj mi obeis gxian vocxon.
-
25
|1 Samuel 15:25|
Kaj nun pardonu, mi petas, mian pekon, kaj iru kun mi returne, por ke mi adorklinigxu antaux la Eternulo.
-
26
|1 Samuel 15:26|
Sed Samuel diris al Saul:Mi ne iros kun vi returne; cxar vi malsxatis la diron de la Eternulo, tial la Eternulo malsxatis vin, ke vi ne estu plu regxo super Izrael.
-
27
|1 Samuel 15:27|
Kaj kiam Samuel deturnis sin por iri, li kaptis lin je la rando de lia vesto, kaj gxi dissxirigxis.
-
28
|1 Samuel 15:28|
Tiam Samuel diris al li:La Eternulo forsxiris de vi hodiaux la regnon de Izrael, kaj transdonis gxin al via proksimulo, kiu estas pli bona ol vi.
-
29
|1 Samuel 15:29|
Kaj la Potenculo de Izrael ne sxangxos Sian decidon kaj ne pentos; cxar Li ne estas homo, ke Li pentu.
-
30
|1 Samuel 15:30|
Kaj tiu diris:Mi pekis; sed nun, mi vin petas, faru al mi honoron antaux la plejagxuloj de mia popolo kaj antaux Izrael, reiru kun mi, por ke mi adorklinigxu antaux la Eternulo, via Dio.
-
31
|1 Samuel 15:31|
Tiam Samuel reiris post Saul, kaj Saul adorklinigxis antaux la Eternulo.
-
32
|1 Samuel 15:32|
Kaj Samuel diris:Alkonduku al mi Agagon, regxon de Amalek; kaj venis al li Agag en katenoj, kaj Agag diris:Ho, alproksimigxas la maldolcxeco de la morto.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16