-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
45
|1 Samuel 14:45|
Sed la popolo diris al Saul:CXu devas morti Jonatan, kiu faris tiun grandan helpon al Izrael? ho, neniel! kiel vivas la Eternulo, ecx unu haro de lia kapo ne falu sur la teron, cxar kun Dio li agis hodiaux. Kaj la popolo liberigis Jonatanon, kaj li ne mortis.
-
46
|1 Samuel 14:46|
Kaj Saul foriris de la Filisxtoj, kaj la Filisxtoj iris sur sian lokon.
-
47
|1 Samuel 14:47|
Kaj Saul prenis en siajn manojn la regadon super Izrael, kaj li militis cxirkauxe kontraux cxiuj siaj malamikoj, kontraux Moab kaj kontraux la Amonidoj kaj kontraux Edom kaj kontraux la regxoj de Coba kaj kontraux la Filisxtoj; kaj kien ajn li sin direktis, li venkobatis.
-
48
|1 Samuel 14:48|
Li arangxis militistaron kaj venkobatis Amalekon kaj liberigis Izraelon el la manoj de liaj rabantoj.
-
49
|1 Samuel 14:49|
La filoj de Saul estis:Jonatan kaj Jisxvi kaj Malki-SXua; kaj la nomoj de liaj du filinoj estis:la nomo de la unuenaskita estis Merab, kaj la nomo de la pli juna estis Mihxal.
-
50
|1 Samuel 14:50|
Kaj la nomo de la edzino de Saul estis Ahxinoam, filino de Ahximaac; kaj la nomo de lia militestro estis Abner, filo de Ner kaj onklo de Saul.
-
51
|1 Samuel 14:51|
Kisx estis la patro de Saul; kaj Ner, patro de Abner, estis filo de Abiel.
-
52
|1 Samuel 14:52|
Forta estis la milito kontraux la Filisxtoj dum la tuta vivo de Saul. Kaj cxiufoje, kiam Saul vidis ian viron fortan kaj bravan, li prenis lin al si.
-
1
|1 Samuel 15:1|
Kaj Samuel diris al Saul:Min sendis la Eternulo, por sanktolei vin kiel regxon super Lia popolo, super Izrael; auxskultu do la vocxon de la vortoj de la Eternulo.
-
2
|1 Samuel 15:2|
Tiel diris la Eternulo Cebaot:Mi rememoris, kion faris Amalek al Izrael, kiel li baris la vojon al li, kiam cxi tiu iris el Egiptujo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16