-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
13
|1 Samuel 15:13|
Kiam Samuel venis al Saul, Saul diris al li:Estu benita de la Eternulo; mi plenumis la diron de la Eternulo.
-
14
|1 Samuel 15:14|
Sed Samuel diris:Kion do signifas tiu vocxo de sxafoj en miaj oreloj, kaj la vocxo de bovoj, kiun mi auxdas?
-
15
|1 Samuel 15:15|
Kaj Saul respondis:De la Amalekidoj oni venigis ilin, cxar la popolo indulgis la plej bonajn sxafojn kaj bovojn, por bucxoferi ilin al la Eternulo, via Dio; la ceterajn ni ekstermis.
-
16
|1 Samuel 15:16|
Sed Samuel diris al Saul:Permesu, mi diros al vi, kion parolis al mi la Eternulo en cxi tiu nokto. Kaj tiu respondis al li:Diru.
-
17
|1 Samuel 15:17|
Kaj Samuel diris:CXu vi ne estis malgranda en viaj okuloj, kaj tamen vi farigxis estro de la triboj de Izrael, kaj la Eternulo sanktoleis vin regxo super Izrael?
-
18
|1 Samuel 15:18|
Kaj la Eternulo vojirigis vin, kaj diris:Iru kaj ekstermu la pekulojn la Amalekidojn, kaj militu kontraux ili, gxis vi tute ekstermos ilin.
-
19
|1 Samuel 15:19|
Kial do vi ne obeis la vocxon de la Eternulo, sed direktigxis al militakirajxo kaj faris la malbonon antaux la okuloj de la Eternulo?
-
20
|1 Samuel 15:20|
Kaj Saul diris al Samuel:Mi obeis la vocxon de la Eternulo, kaj mi iris la vojon, sur kiun sendis min la Eternulo, kaj mi venigis Agagon, regxon de Amalek, kaj la Amalekidojn mi ekstermis.
-
21
|1 Samuel 15:21|
Kaj la popolo prenis el la militakirajxo sxafojn kaj bovojn, la plej bonan el la kondamnitajxo, por bucxoferi al la Eternulo, via Dio, en Gilgal.
-
22
|1 Samuel 15:22|
Sed Samuel diris:CXu bruloferoj kaj bucxoferoj estas tiel agrablaj al la Eternulo, kiel la obeado al la vocxo de la Eternulo? vidu, obeado estas pli bona ol bucxofero, atentado estas pli bona ol la sebo de sxafoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16