-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
15
|1 Samuel 14:15|
Tiam farigxis teruro en la tendaro, sur la kampo, kaj inter la tuta popolo; la garnizonanoj kaj la vagatakistoj ankaux ektimis, kaj la tero ektremis, kaj ekregis tumulto, farita de Dio.
-
16
|1 Samuel 14:16|
La gardostarantoj de Saul en Gibea de Benjamen ekvidis, ke la amaso dissxutigxis kaj kuras en diversajn flankojn.
-
17
|1 Samuel 14:17|
Tiam Saul diris al la homoj, kiuj estis cxe li:Esploru kaj rigardu, kiu foriris de ni. Kaj oni esploris, kaj montrigxis, ke forestas Jonatan kaj lia armilportisto.
-
18
|1 Samuel 14:18|
Kaj Saul diris al Ahxija:Venigu la keston de Dio; cxar la kesto de Dio estis en tiu tago kun la Izraelidoj.
-
19
|1 Samuel 14:19|
Kaj dum Saul parolis ankoraux kun la pastro, la tumulto en la tendaro de la Filisxtoj farigxis ankoraux pli granda. Kaj Saul diris al la pastro:Retiru vian manon.
-
20
|1 Samuel 14:20|
Kaj kolektigxis Saul kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, kaj ili venis al la batalejo, kaj jen ili ekvidis, ke la glavo de cxiu frapas lian proksimulon kaj la konfuzo estas tre granda.
-
21
|1 Samuel 14:21|
Kaj la Hebreoj, kiuj estis kun la Filisxtoj antauxe kaj venis kune kun ili en tendaro cxirkauxen, ili ankaux aligxis al la Izraelidoj, kiuj estis kun Saul kaj Jonatan.
-
22
|1 Samuel 14:22|
Kaj cxiuj Izraelidoj, kiuj sin kasxis sur la monto de Efraim, auxdis, ke la Filisxtoj forkuras, kaj ili ankaux aligxis kontraux ili batale.
-
23
|1 Samuel 14:23|
Kaj la Eternulo helpis en tiu tago Izraelon; la batalo dauxris gxis Bet-Aven.
-
24
|1 Samuel 14:24|
La Izraelidoj estis lacaj en tiu tago; sed Saul jxurligis la popolon, dirante:Malbenita estu tiu, kiu mangxos panon antaux la vespero, antaux ol mi vengxos al miaj malamikoj. Kaj la tuta popolo ne gustumis panon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16