-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
5
|1 Samuel 14:5|
Unu roko elstaris norde kontraux Mihxmasx, kaj la dua sude kontraux Geba.
-
6
|1 Samuel 14:6|
Kaj Jonatan diris al sia junulo armilportisto:Venu, ni transiru al la garnizono de tiuj necirkumciditoj; eble la Eternulo ion faros por ni; cxar por la Eternulo ne estas malfacile helpi per multo aux per malmulto.
-
7
|1 Samuel 14:7|
Kaj lia armilportisto diris al li:Faru cxion, kion diras al vi via koro; iru antauxen, mi iros kun vi, kien vi volas.
-
8
|1 Samuel 14:8|
Tiam Jonatan diris:Jen ni transiros al tiuj homoj, kaj montros nin al ili.
-
9
|1 Samuel 14:9|
Se ili diros al ni tiel:Restu, gxis ni atingos vin-tiam ni haltos sur nia loko kaj ne supreniros al ili;
-
10
|1 Samuel 14:10|
sed se ili diros tiel:Venu al ni supren-tiam ni supreniros; cxar la Eternulo transdonis ilin en niajn manojn, kaj tio estos por ni pruvosigno.
-
11
|1 Samuel 14:11|
Kaj ili ambaux aperis antaux la garnizono de la Filisxtoj, kaj la Filisxtoj diris:Jen Hebreoj eliras el la truoj, en kiuj ili sin kasxis.
-
12
|1 Samuel 14:12|
Kaj la homoj el la garnizono ekparolis al Jonatan kaj al lia armilportisto, kaj diris:Venu al ni supren, kaj ni klarigos al vi aferon. Tiam Jonatan diris al sia armilportisto:Sekvu min, cxar la Eternulo transdonis ilin en la manojn de Izrael.
-
13
|1 Samuel 14:13|
Kaj Jonatan ekgrimpis per siaj manoj kaj piedoj, kaj lia armilportisto post li. Tiam ili ekfalis antaux Jonatan, kaj lia armilportisto mortigis ilin post li.
-
14
|1 Samuel 14:14|
La unua mortigo, kiun faris Jonatan kaj lia armilportisto, estis cxirkaux dudek homoj, sur la spaco de cxirkaux duontaga plugado.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16