-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
23
|1 Samuel 12:23|
Mi ankaux ne permesos al mi peki antaux la Eternulo, cxesante pregxi por vi, kaj mi gvidados vin laux la vojo bona kaj gxusta.
-
24
|1 Samuel 12:24|
Nur timu la Eternulon kaj servu al Li fidele per via tuta koro, cxar vi vidas, kion grandan Li faris al vi.
-
25
|1 Samuel 12:25|
Sed se vi agos malbone, tiam ambaux, kiel vi, tiel ankaux via regxo, pereos.
-
1
|1 Samuel 13:1|
Unu jaro pasis post la regxigxo de Saul, kaj jam du jarojn li regxis super Izrael.
-
2
|1 Samuel 13:2|
Kaj Saul elektis al si tri mil virojn el Izrael; du mil estis kun Saul en Mihxmasx kaj sur la monto Bet-El, kaj mil estis kun Jonatan en Gibea de Benjamen; la ceterajn el la popolo li foririgis cxiun al lia tendo.
-
3
|1 Samuel 13:3|
Kaj Jonatan venkobatis la garnizonon de la Filisxtoj, kiu estis en Geba. Kaj tion auxdis la Filisxtoj; kaj Saul disblovigis per trumpeto tra la tuta lando, dirante:Auxdu tion la Hebreoj.
-
4
|1 Samuel 13:4|
Kaj la tuta Izrael auxdis jenon:Saul venkobatis la garnizonon de la Filisxtoj, kaj Izrael farigxis malamata por la Filisxtoj. Kaj oni kunvokis la popolon al Saul en Gilgalon.
-
5
|1 Samuel 13:5|
Kaj la Filisxtoj kolektigxis, por militi kontraux Izrael, tridek mil cxaroj kaj ses mil rajdantoj, kaj tiom da popolo, kiom da sablo sur la bordo de la maro. Kaj ili eliris kaj starigxis tendare en Mihxmasx, oriente de Bet- Aven.
-
6
|1 Samuel 13:6|
La Izraelidoj vidis, ke ili estas en mizero, cxar la popolo perdis la kuragxon, kaj la homoj kasxis sin en kavernoj, en arbustoj, en rokoj, en kavoj, kaj en putoj.
-
7
|1 Samuel 13:7|
Hebreoj transiris ankaux trans Jordanon en la landon de Gad kaj en Gileadon. Sed Saul estis ankoraux en Gilgal, kaj la tuta popolo tremis cxe li.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16