-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
8
|1 Samuel 11:8|
Li kalkulis ilin en Bezek, kaj la nombro de la Izraelidoj estis tricent mil, kaj la nombro de la Jehudaidoj estis tridek mil.
-
9
|1 Samuel 11:9|
Kaj ili diris al la venintaj senditoj:Tiel diru al la logxantoj de Jabesx en Gilead:Morgaux venos al vi helpo, kiam la suno brilos varmege. Kaj la senditoj venis kaj raportis al la logxantoj de Jabesx, kaj tiuj gxojis.
-
10
|1 Samuel 11:10|
Kaj la logxantoj de Jabesx diris:Morgaux ni eliros al vi, por ke vi agu kun ni, kiel placxos al vi.
-
11
|1 Samuel 11:11|
En la sekvanta tago Saul dividis la popolon en tri tacxmentojn, kaj ili eniris en la tendaron dum la matena gardotempo, kaj venkobatis la Amonidojn, antaux ol la tago farigxis varma; la restintoj diskuris tiel, ke ne restis ecx du kune.
-
12
|1 Samuel 11:12|
Kaj la popolo diris al Samuel:Kiuj estas tiuj, kiuj diris:CXu Saul regxos super ni? Donu tiujn homojn, ke ni ilin mortigu.
-
13
|1 Samuel 11:13|
Sed Saul diris:Neniun oni devas mortigi en cxi tiu tago, cxar hodiaux la Eternulo faris savon al Izrael.
-
14
|1 Samuel 11:14|
Kaj Samuel diris al la popolo:Venu, ni iru en Gilgalon, kaj ni novofestos tie la regxecon.
-
15
|1 Samuel 11:15|
Kaj la tuta popolo iris en Gilgalon, kaj ili regxigis tie Saulon antaux la Eternulo en Gilgal, kaj bucxis tie pacoferojn antaux la Eternulo, kaj forte gajis tie Saul kaj cxiuj Izraelidoj.
-
1
|1 Samuel 12:1|
Tiam Samuel diris al cxiuj Izraelidoj:Jen mi obeis vian vocxon pri cxio, kion vi diris al mi, kaj mi starigis por vi regxon.
-
2
|1 Samuel 12:2|
Kaj nun jen la regxo iras antaux vi, kaj mi maljunigxis kaj grizigxis, kaj miaj filoj estas cxi tie inter vi; mi iradis antaux vi de mia juneco gxis la nuna tago.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16