-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
15
|1 Samuel 10:15|
Tiam diris la onklo de Saul:Diru al mi, mi petas, kion diris al vi Samuel.
-
16
|1 Samuel 10:16|
Kaj Saul diris al sia onklo:Li diris al ni, ke la azeninoj estas trovitaj. Sed tion, kion Samuel diris pri la regxado, li ne diris al li.
-
17
|1 Samuel 10:17|
Dume Samuel kunvenigis la popolon al la Eternulo en Micpan.
-
18
|1 Samuel 10:18|
Kaj li diris al la Izraelidoj:Tiel diris la Eternulo, Dio de Izrael:Mi elkondukis Izraelon el Egiptujo, kaj savis vin el la manoj de la Egiptoj, kaj el la manoj de cxiuj regnoj, kiuj premis vin.
-
19
|1 Samuel 10:19|
Sed vi nun forrifuzis vian Dion, kiu savas vin el cxiuj viaj mizeroj kaj suferoj, kaj vi diris al Li:Regxon starigu super ni. Starigxu do nun antaux la Eternulo laux viaj triboj kaj familioj.
-
20
|1 Samuel 10:20|
Kaj Samuel alvenigis cxiujn tribojn de Izrael; kaj la loto trafis la tribon de Benjamen.
-
21
|1 Samuel 10:21|
Kaj li alvenigis la tribon de Benjamen laux gxiaj familioj, kaj la loto trafis la familion de Matri; kaj la loto trafis Saulon, filon de Kisx. Oni sercxis lin, sed oni lin ne trovis.
-
22
|1 Samuel 10:22|
Tiam oni demandis ankoraux la Eternulon:CXu la viro ankoraux venos cxi tien? Kaj la Eternulo diris:Jen li kasxis sin inter la vazaro.
-
23
|1 Samuel 10:23|
Kaj oni kuris, kaj prenis lin de tie; kaj li starigxis meze de la popolo, kaj de la sxultroj supren li estis pli alta ol la tuta popolo.
-
24
|1 Samuel 10:24|
Kaj Samuel diris al la tuta popolo:CXu vi vidas, kiun la Eternulo elektis? cxar ne ekzistas simila al li en la tuta popolo. Kaj la tuta popolo ekkriis, kaj diris:Vivu la regxo!
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16