-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
12
|1 Samuel 9:12|
Kaj tiuj respondis al ili kaj diris:CXi tie; jen li estas antaux vi; nun rapidu, cxar hodiaux li venis en la urbon, cxar hodiaux la popolo alportas bucxoferon sur la altajxo.
-
13
|1 Samuel 9:13|
Kiam vi eniros en la urbon, vi tuj trovos lin, antaux ol li iros sur la altajxon, por mangxi; cxar la popolo ne mangxas antaux lia veno, cxar li benas la bucxoferon, kaj nur poste mangxas la invititoj. Iru do, cxar nun vi lin trovos.
-
14
|1 Samuel 9:14|
Kaj ili iris supren en la urbon. Apenaux ili venis en la mezon de la urbo, jen Samuel eliras renkonte al ili, por iri sur la altajxon.
-
15
|1 Samuel 9:15|
Dume la Eternulo revelaciis al la oreloj de Samuel, unu tagon antaux la veno de Saul, dirante:
-
16
|1 Samuel 9:16|
Morgaux en cxi tiu tempo Mi sendos al vi homon el la lando de Benjamen, kaj vi sanktoleos lin kiel cxefon super Mia popolo Izrael, kaj li savos Mian popolon el la manoj de la Filisxtoj; cxar Mi vidis Mian popolon, kaj gxiaj krioj atingis Min.
-
17
|1 Samuel 9:17|
Kiam Samuel ekvidis Saulon, la Eternulo diris al li:Jen estas la homo, pri kiu Mi diris al vi, ke li regos super Mia popolo.
-
18
|1 Samuel 9:18|
Saul alproksimigxis al Samuel en la pordego, kaj diris:Diru al mi, mi petas, kie estas cxi tie la domo de la antauxvidisto.
-
19
|1 Samuel 9:19|
Kaj Samuel respondis al Saul kaj diris:Mi estas la antauxvidisto; iru antaux mi sur la altajxon; vi mangxos kun mi hodiaux, kaj morgaux mi lasos vin for, kaj mi diros al vi cxion, kio estas en via koro.
-
20
|1 Samuel 9:20|
Kaj pri la azeninoj, kiuj perdigxis cxe vi antaux tri tagoj, ne zorgu, cxar ili estas trovitaj. Kaj al kiu apartenos cxio plej bona en Izrael? cxu ne al vi kaj al la tuta domo de via patro?
-
21
|1 Samuel 9:21|
Saul respondis kaj diris:Mi estas ja Benjamenido, el la plej malgrandaj triboj de Izrael, kaj mia familio estas la plej malgranda el cxiuj familioj de la tribo de Benjamen; kial do vi diris al mi tiajn vortojn?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16