-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
2
|1 Samuel 9:2|
Li havis filon, kies nomo estis Saul; cxi tiu estis juna kaj bela, kaj neniu el la Izraelidoj estis pli bela ol li; de siaj sxultroj supren li estis pli alta ol la tuta popolo.
-
3
|1 Samuel 9:3|
Perdigxis azeninoj de Kisx, patro de Saul; kaj Kisx diris al sia filo Saul:Prenu kun vi unu el la junuloj, kaj levigxu, kaj iru sercxi la azeninojn.
-
4
|1 Samuel 9:4|
Kaj li iris sur la monton de Efraim kaj trairis la landon SXalisxa, sed ili ne trovis; kaj ili trairis la landon SXaalim, sed tie ne trovigxis; kaj li trairis la landon de Benjamen, sed ili ne trovis.
-
5
|1 Samuel 9:5|
Kiam li venis en la landon Cuf, Saul diris al la junulo, kiu estis kun li:Venu, ni reiru hejmen, cxar alie mia patro eble cxesos pensi pri la azeninoj kaj estos maltrankvila pri ni.
-
6
|1 Samuel 9:6|
Kaj tiu diris al li:Jen en cxi tiu urbo estas Dia homo, homo respektata; cxio, kion li diras, nepre plenumigxas; ni iru do tien, eble li montros al ni la vojon, kiun ni devas iri.
-
7
|1 Samuel 9:7|
Kaj Saul diris al sia junulo:Bone, ni iros, sed kion ni alportos al la homo? cxar la pano elcxerpigxis en nia sako, kaj ni havas nenian donacon, por alporti al la Dia homo; kion ni havas?
-
8
|1 Samuel 9:8|
La junulo plue respondis al Saul kaj diris:Jen en mia mano trovigxas kvarono de argxenta siklo; mi donos gxin al la Dia homo, kaj li montros al ni la vojon.
-
9
|1 Samuel 9:9|
(En la antauxa tempo cxe Izrael oni tiel diradis, kiam oni iris demandi Dion:Ni iru al la antauxvidisto; cxar kion oni nun nomas profeto, tion oni antauxe nomis antauxvidisto.)
-
10
|1 Samuel 9:10|
Kaj Saul diris al sia junulo:Bone vi diris; ni iru. Kaj ili iris en la urbon, en kiu logxis la Dia homo.
-
11
|1 Samuel 9:11|
Irante supren en la urbon, ili renkontis knabinojn, kiuj eliris, por cxerpi akvon; kaj ili diris al tiuj:CXu la antauxvidisto estas cxi tie?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13