-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
14
|1 Samuel 8:14|
Kaj viajn plej bonajn kampojn kaj vinbergxardenojn kaj olivgxardenojn li prenos, kaj donos al siaj servantoj.
-
15
|1 Samuel 8:15|
Kaj el viaj semitajxoj kaj vinbergxardenoj li prenos dekonajxon, kaj donos al siaj korteganoj kaj al siaj servantoj.
-
16
|1 Samuel 8:16|
Kaj viajn servantojn kaj servantinojn kaj viajn plej bonajn junulojn kaj viajn azenojn li prenos, kaj uzos por siaj laboroj.
-
17
|1 Samuel 8:17|
El viaj sxafoj li prenos dekonon, kaj vi farigxos por li sklavoj.
-
18
|1 Samuel 8:18|
Tiam vi ekkrios pro via regxo, kiun vi elektis al vi, sed la Eternulo tiam ne auxskultos vin.
-
19
|1 Samuel 8:19|
Sed la popolo ne volis obei la vocxon de Samuel kaj diris:Ne, regxo estu super ni;
-
20
|1 Samuel 8:20|
kaj ni ankaux estu kiel cxiuj popoloj, kaj nia regxo jugxadu nin kaj iradu antaux ni kaj kondukadu niajn militojn.
-
21
|1 Samuel 8:21|
Kaj Samuel auxskultis cxiujn vortojn de la popolo, kaj raportis ilin al la Eternulo.
-
22
|1 Samuel 8:22|
Kaj la Eternulo diris al Samuel:Obeu ilian vocxon, kaj starigu super ili regxon. Kaj Samuel diris al la viroj de Izrael:Iru cxiu en sian urbon.
-
1
|1 Samuel 9:1|
Estis viro el la Benjamenidoj, kiu havis la nomon Kisx, filo de Abiel, filo de Ceror, filo de Behxorat, filo de Afiahx, Benjamenido, viro forta.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13