-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
4
|1 Samuel 8:4|
Kaj kolektigxis cxiuj plejagxuloj de Izrael kaj venis al Samuel en Raman,
-
5
|1 Samuel 8:5|
kaj diris al li:Jen vi maljunigxis, kaj viaj filoj ne iras laux via vojo; starigu do al ni regxon, por ke li jugxadu nin, kiel cxe cxiuj popoloj.
-
6
|1 Samuel 8:6|
Ne placxis la afero al Samuel, kiam ili diris:Starigu al ni regxon, por ke li jugxadu nin. Kaj Samuel ekpregxis al la Eternulo.
-
7
|1 Samuel 8:7|
Kaj la Eternulo diris al Samuel:Obeu la vocxon de la popolo en cxio, kion ili diros al vi; cxar ne vin ili forpusxis, sed Min ili forpusxis de regado super ili.
-
8
|1 Samuel 8:8|
Simile al cxiuj agoj, kiujn ili faris de la tempo, kiam Mi elkondukis ilin el Egiptujo, gxis nun, kaj kiel ili forlasis Min kaj servis al aliaj dioj, tiel ili agas ankaux kun vi.
-
9
|1 Samuel 8:9|
Nun obeu ilian vocxon, tamen klarigu al ili kaj sciigu al ili la rajtojn de la regxo, kiu regxos super ili.
-
10
|1 Samuel 8:10|
Kaj Samuel raportis cxiujn vortojn de la Eternulo al la popolo, kiu petis de li regxon.
-
11
|1 Samuel 8:11|
Kaj li diris:Tiaj estos la rajtoj de la regxo, kiu regxos super vi:viajn filojn li prenos por siaj cxaroj kaj por siaj cxevaloj, kaj ili kurados antaux lia cxaro;
-
12
|1 Samuel 8:12|
kaj li faros ilin milestroj kaj kvindekestroj, kaj devigos ilin plugi lian kampon kaj rikolti lian rikolton kaj fari liajn batalilojn kaj la apartenajxojn de lia cxaro;
-
13
|1 Samuel 8:13|
kaj viajn filinojn li prenos kiel sxmirajxistinojn, kuiristinojn, kaj bakistinojn.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13