-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
5
|1 Samuel 10:5|
Poste vi venos al la monteto de Dio, kie estas garnizono de la Filisxtoj; kaj kiam vi tie eniros en la urbon, vi renkontos grupon da profetoj, irantaj malsupren de la altajxo, kaj antaux ili psalteron, tamburinon, fluton, kaj harpon, kaj ili profetas.
-
6
|1 Samuel 10:6|
Kaj penetros vin la spirito de la Eternulo, kaj vi ekprofetos kune kun ili, kaj vi farigxos alia homo.
-
7
|1 Samuel 10:7|
Kiam plenumigxos super vi cxi tiuj antauxsignoj, tiam faru, kion bontrovos via mano, cxar Dio estas kun vi.
-
8
|1 Samuel 10:8|
Kaj vi iros antaux mi en Gilgalon; poste mi venos al vi, por fari bruloferojn, por bucxi pacoferojn. Sep tagojn atendu, gxis mi venos al vi, kaj sciigos al vi, kion vi devas fari.
-
9
|1 Samuel 10:9|
Kaj kiam li turnis siajn sxultrojn, por foriri de Samuel, Dio donis al li alian koron, kaj cxiuj tiuj antauxsignoj plenumigxis en tiu tago.
-
10
|1 Samuel 10:10|
Kiam ili venis tien al la monteto, jen grupo da profetoj iras al li renkonte; kaj penetris lin la spirito de la Eternulo, kaj li ekprofetis meze de ili.
-
11
|1 Samuel 10:11|
Kaj kiam cxiuj, kiuj konis lin de antauxe, vidis, ke li profetas kun profetoj, tiam la homoj diris unu al alia:Kio farigxis kun la filo de Kisx? cxu ankaux Saul estas inter la profetoj?
-
12
|1 Samuel 10:12|
Kaj unu el tie respondis kaj diris:Kiu estas ilia patro? De tio devenis la proverbo:CXu ankaux Saul estas inter la profetoj?
-
13
|1 Samuel 10:13|
Kaj cxesinte profeti, li venis sur la altajxon.
-
14
|1 Samuel 10:14|
Kaj la onklo de Saul diris al li kaj al lia junulo:Kien vi iris? Kaj li respondis:Por sercxi la azeninojn; sed kiam ni vidis, ke ili ne trovigxas, ni iris al Samuel.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16