-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
25
|1 Samuel 10:25|
Kaj Samuel klarigis al la popolo la rajtojn de la regxado, kaj skribis tion en libron kaj metis antaux la Eternulon. Kaj Samuel foririgis la tutan popolon cxiun al lia domo.
-
26
|1 Samuel 10:26|
Kaj Saul ankaux iris al sia domo en Gibean; kaj iris kun li la militistoj, kies koron Dio ektusxis.
-
27
|1 Samuel 10:27|
Sed la sentauxguloj diris:Kiamaniere helpos nin cxi tiu? Kaj ili malestimis lin, kaj ne alportis al li donacojn; sed li sxajnigis, ke li ne auxdas.
-
1
|1 Samuel 11:1|
Venis Nahxasx la Amonido, kaj starigxis tendare antaux Jabesx en Gilead. Kaj cxiuj logxantoj de Jabesx diris al Nahxasx:Faru kun ni interligon, kaj ni servos al vi.
-
2
|1 Samuel 11:2|
Sed Nahxasx la Amonido diris al ili:Mi faros kun la kondicxo, ke al cxiuj el vi mi elpikos la dekstran okulon kaj per tio metos malhonoron sur la tutan Izraelon.
-
3
|1 Samuel 11:3|
Tiam diris al li la plejagxuloj de Jabesx:Donu al ni tempon de sep tagoj, por ke ni sendu senditojn en cxiujn regionojn de Izrael; kaj se neniu nin helpos, tiam ni eliros al vi.
-
4
|1 Samuel 11:4|
Kaj venis la senditoj en Gibean de Saul kaj diris tiujn vortojn al la oreloj de la popolo, kaj la tuta popolo lauxte ekploris.
-
5
|1 Samuel 11:5|
Sed jen Saul venas de la kampo malantaux la bovoj. Kaj Saul diris:Kio estas al la popolo, ke ili ploras? Kaj oni transdiris al li la vortojn de la logxantoj de Jabesx.
-
6
|1 Samuel 11:6|
Kaj la spirito de Dio penetris Saulon, kiam li auxdis tiujn vortojn, kaj forte ekflamis lia kolero.
-
7
|1 Samuel 11:7|
Kaj li prenis paron da bovoj kaj dishakis ilin, kaj dissendis la partojn per la senditoj en cxiujn regionojn de Izrael, dirante:Se iu ne eliros post Saul kaj post Samuel, tiam tiel estos farite kun liaj bovoj. Kaj timo antaux la Eternulo falis sur la popolon, kaj ili eliris kiel unu homo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16