-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
18
|1 Samuel 13:18|
la dua tacxmento direktis sin laux la vojo al Bet-HXoron; kaj la tria tacxmento direktis sin laux la lima vojo, kiu kondukas al la valo Ceboim, al la dezerto.
-
19
|1 Samuel 13:19|
Sed en la tuta lando de Izrael oni ne povis trovi forgxiston, cxar la Filisxtoj zorgis pri tio, ke la Hebreoj ne faru glavon aux ponardegon.
-
20
|1 Samuel 13:20|
Kaj cxiuj Izraelidoj devis iri al la Filisxtoj, se iu bezonis akrigi sian plugilon aux sian fosilon aux sian hakilon aux sian rikoltilon.
-
21
|1 Samuel 13:21|
Kaj la trancxrandoj de la plugilferoj kaj de la fosiloj kaj de la tridentoj kaj de la hakiloj kaj de la pikstangoj malakrigxis.
-
22
|1 Samuel 13:22|
Tial en la tago de la batalo ne trovigxis glavo nek ponardego en la manoj de la tuta popolo, kiu estis kun Saul kaj kun Jonatan, sed trovigxis nur cxe Saul kaj cxe lia filo Jonatan.
-
23
|1 Samuel 13:23|
Dume gardistaro el la Filisxtoj eliris al la trapasejo de Mihxmasx.
-
1
|1 Samuel 14:1|
Unu tagon Jonatan, filo de Saul, diris al sia junulo armilportisto:Venu, ni transiru al la garnizono de la Filisxtoj, kiu estas tie transe; sed al sia patro li tion ne diris.
-
2
|1 Samuel 14:2|
Kaj Saul estis en la randa parto de Gibea, sub granatarbo, kiu estis en Migron; kaj da popolo estis kun li cxirkaux sescent homoj.
-
3
|1 Samuel 14:3|
Kaj Ahxija, filo de Ahxitub, frato de Ikabod, filo de Pinahxas, filo de Eli, la pastro de la Eternulo en SXilo, estis portanto de la efodo; kaj la popolo ne sciis, ke Jonatan foriris.
-
4
|1 Samuel 14:4|
Inter la pasejoj, tra kiuj Jonatan volis transiri al la garnizono de la Filisxtoj, estis pinta roko sur unu flanko kaj pinta roko sur la dua flanko; la nomo de unu estis Bocec, kaj la nomo de la dua estis Sene.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16