-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
25
|1 Samuel 17:25|
Kaj la Izraelidoj diris:CXu vi vidis tiun viron, kiu tiel sin levas? por moki Izraelon li sin levas; kiu lin venkobatos, tiun la regxo ricxigos per granda ricxeco, kaj sian filinon li donos al li, kaj la domon de lia patro li faros libera en Izrael.
-
26
|1 Samuel 17:26|
Tiam David diris al la homoj, kiuj staris apud li:Kio estos farita al la homo, kiu venkobatos tiun Filisxton kaj deprenos de Izrael la malhonoron? cxar kiu estas tiu necirkumcidita Filisxto, ke li mokas la militistaron de la vivanta Dio?
-
27
|1 Samuel 17:27|
Kaj la popolo diris al li kiel antauxe:Tio estos farita al la homo, kiu venkobatos lin.
-
28
|1 Samuel 17:28|
Kiam lia plej maljuna frato Eliab auxdis, kiel li parolas kun la homoj, ekflamis la kolero de Eliab kontraux David, kaj li diris:Por kio vi venis? kaj sub kies zorgado vi lasis tiun malgrandan sxafaron en la dezerto? mi konas vian arogantecon kaj vian malbonan koron; vi venis nur por vidi la batalon.
-
29
|1 Samuel 17:29|
Tiam David diris:Kion do mi nun faris? cxu mi venis sen bezono?
-
30
|1 Samuel 17:30|
Kaj li deturnis sin de li al alia flanko, kaj ekparolis kiel antauxe; kaj la homoj respondis al li kiel la unuan fojon.
-
31
|1 Samuel 17:31|
Kiam oni auxdis la vortojn, kiujn diris David, oni raportis al Saul, kaj cxi tiu venigis lin.
-
32
|1 Samuel 17:32|
Kaj David diris al Saul:Neniu perdu la kuragxon pro li:via sklavo iros kaj batalos kontraux tiu Filisxto.
-
33
|1 Samuel 17:33|
Sed Saul diris al David:Vi ne povas iri kontraux tiun Filisxton, por batali kontraux li; cxar vi estas knabo, kaj li estas batalisto detempe de siaj plej junaj jaroj.
-
34
|1 Samuel 17:34|
Tiam David diris al Saul:Via sklavo estis cxe sia patro pasxtanto de sxafoj; kaj venadis leono aux urso kaj forportadis sxafon el la sxafaro;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16