-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
23
|1 Samuel 23:23|
Kaj rigardu kaj eksciu cxiujn kasxejojn, kie li sin kasxas, kaj revenu al mi kun certeco, kaj tiam mi iros kun vi. Se li trovigxas en la lando, mi sercxos lin en cxiuj milejoj de Jehuda.
-
24
|1 Samuel 23:24|
Ili levigxis kaj iris en Zifon antaux Saul. Sed David kaj liaj homoj estis en la dezerto Maon, sur la ebenajxo sude de la dezerto.
-
25
|1 Samuel 23:25|
Kiam Saul kun siaj homoj iris, por sercxi, oni sciigis Davidon, kaj li malsupreniris al la roko kaj restis en la dezerto Maon. Kaj kiam Saul auxdis tion, li postkuris Davidon en la dezerto Maon.
-
26
|1 Samuel 23:26|
Saul iris sur unu flanko de la monto, kaj David kun siaj homoj sur la dua flanko. David rapidis foriri de Saul, kaj Saul kun siaj homoj penis cxirkauxi Davidon kaj liajn homojn, por kapti ilin.
-
27
|1 Samuel 23:27|
Sed venis sendito al Saul, kaj diris:Rapide iru, cxar la Filisxtoj atakis la landon.
-
28
|1 Samuel 23:28|
Tiam Saul cxesis postkuri Davidon, kaj iris kontraux la Filisxtojn; tial oni donis al tiu loko la nomon Roko de Disigxo.
-
29
|1 Samuel 23:29|
Kaj David levigxis de tie, kaj eklogxis sur nealirebla loko de En-Gedi.
-
1
|1 Samuel 24:1|
Kiam Saul revenis de sia iro kontraux la Filisxtoj, oni raportis al li, dirante:Jen David estas en la dezerto En-Gedi.
-
2
|1 Samuel 24:2|
Tiam Saul prenis tri mil virojn, elektitajn el la tuta Izrael, kaj iris sercxi Davidon kaj liajn homojn sur la rokoj de la ibeksoj.
-
3
|1 Samuel 24:3|
Kaj li venis al la barajxoj de la sxafoj cxe la vojo; tie estis kaverno; kaj Saul eniris tien por natura bezono. Kaj David kun siaj homoj estis en la profundo de la kaverno.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 1-4