-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
2
|1 Samuel 25:2|
Estis viro en Maon, kiu havis siajn aferojn en Karmel; tiu homo estis tre potenca, li havis tri mil sxafojn kaj mil kaprojn. Tiam oni estis tondanta liajn sxafojn en Karmel.
-
3
|1 Samuel 25:3|
La nomo de tiu viro estis Nabal, kaj la nomo de lia edzino estis Abigail. La virino estis prudenta kaj belaspekta; sed la viro estis malmola kaj malbona en siaj agoj, kaj li estis Kalebido.
-
4
|1 Samuel 25:4|
Kiam David auxdis en la dezerto, ke Nabal tondas siajn sxafojn,
-
5
|1 Samuel 25:5|
tiam David sendis dek junulojn, kaj David diris al la junuloj:Iru Karmelon, kaj venu al Nabal kaj salutu lin en mia nomo,
-
6
|1 Samuel 25:6|
kaj diru:Felicxon al vi! paco estu al vi, paco al via domo, kaj paco al cxio, kio apartenas al vi.
-
7
|1 Samuel 25:7|
Mi auxdis, ke oni tondas al vi la sxafojn. Nu, viaj pasxtistoj estis kun ni, kaj ni ne ofendis ilin, kaj nenio perdigxis cxe ili dum la tuta tempo, kiun ili estis en Karmel.
-
8
|1 Samuel 25:8|
Demandu viajn junulojn, kaj ili diros al vi; tial miaj junuloj akiru vian favoron, tiom pli, ke ni venis al festa tago; donu afable, kion trovos via mano, al viaj sklavoj kaj al via filo David.
-
9
|1 Samuel 25:9|
Kaj la servantoj de David iris, kaj diris al Nabal cxiujn tiujn vortojn en la nomo de David, kaj haltis.
-
10
|1 Samuel 25:10|
Sed Nabal respondis al la servantoj de David, dirante:Kiu estas David? kaj kiu estas la filo de Jisxaj? nun estas multe da tiaj servantoj, kiuj forigxis de siaj sinjoroj.
-
11
|1 Samuel 25:11|
CXu mi prenu mian panon kaj mian akvon, kaj mian viandon, kiun mi bucxigis por miaj tondantoj, kaj mi donu tion al homoj, pri kiuj mi ne scias, de kie ili estas?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 1-4